Trolo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Troll ŝanĝanta sin al monto

Trolo (el la germana TrollTrold, Tröll; giganto, sorĉulo) estas mita estulo el la ĝermana mitologio. Troloj estas viraj estaĵoj kiel feoj, elfojsorĉistoj. Ili ofte damaĝas al homoj. Ili povas esti aŭ tre grandaj (gigantoj) aŭ tre malgrandaj (gnomoj).

Literaturo

Trolo, desegnita de Theodor Kittelsen.

En la sveda literaturo, troloj fariĝis nemortigeblaj kaj cetere mondfamaj, interalie pro la ilustraĵoj de John Bauer por la fabeloj de la serio "Bland tomtar och troll".

Henrik Ibsen mencias trolon en sia dramo "Peer Gynt". Ankaŭ Knut Hamsun, Trygve Gulbranssen, Björnstjerne Björnson, Selma Lagerlöf kaj multaj aliaj poetoj, verkistoj kaj rakontistoj inspiriĝis pere de la figuro de trolo. Ceteraj ekzemploj de troloj en la literaturo estas: