Trusetal-akvofalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trusetal-kaskadoj

La Trusetal-akvofalo (germane Trusetaler Wasserfall) troviĝas en Brotterode, Germanio, en la valo Trusetal.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Meze de linda naturo kaj belega ĉirkaŭaĵo allogas la vizitantojn la eksterordinara spektaklo de la Trusetal-akvofalo. Sur kaskadojn la torento Truse 58 metrojn terenfluegas; la akvujo estas 3,5 km longa kaj estas provizita ĉefe per baraĵlageto.

La akvofalo konstruitis artefarite por malsovaĝigi la rojon Truse, kiu havas sian fonton sur Inselsberg. La loĝantoj de la Trusetal-valo festas tie ĉi ĉiujare, ĉiun duan dimanĉon julian, la t.n. Akvofalo-feston (germane: Wasserfallfest).

Rondgvidate la vizitantoj povas ĝui la akvofalan etoson kaj la freŝecon akvan inter aprilo kaj oktobro. Migradopada retaro de pli ol 100 km kaj la gapminejo Hühn kompletigas la oferton. Post grimpado de 228 ŝtupoj oni havas belegan panoramon de sur Teufelskanzel longe je la valo de la rivero Werra kaj je Rhön.

Fonto[redakti | redakti fonton]

mini-a-thür in Ruhla/Thüringen. Der Freizeitpark im Thüringer Wald, broŝuro eldonita fare de la liberaera maketaĵparko de Ruhla, nr. 21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.79527777777810.4175