Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj - france Ligue tunisienne des droits de l'homme, arabe الرابطة التونسية للدفاع عن حقوق الإنسان - estas gvida opozicia politika movado en Tunizio. Ĝi fondiĝis en 1976.

Konsistanta komence precipe el juristoj, instruistoj, midicinistoj, advokatoj kaj ĵurnalistoj, la unua liga prezidanto inter la jaroj 1976 kaj 1988 estis la medicinisto Saadeddine Zmerli. La ligo ĝis la jaro 2011 sukcesis okazigi kvin kongresojn, la lasta en 2000, sed la sesa kongreso antaŭvidita por 2006 estis ŝtate malpermesata. Ekde 2000 la advokato Mokhtar Trifi, politike proksima al la komunista-laborista partio de Tunizio, estis gvidanto de la ligo, ekde 2007 la eksa ambasadoro Moncer Rouissi. Malgraŭ ŝtataj timigoj kaj malpermesoj ĝis la komenco de 2011, la gvida komitato de la ligo daŭrigis ĉiusemajnajn kunvenojn.

Post kiam sekve de amasaj civitanaj protestoj la tunizia prezidanto Zine El Abidine Ben Ali la 14-an de januaro 2011 devis forlasi la landon, la 17-an de januaro en Tunizio estis formita portempa koalicia registaro sub gvido de Mohamed Ghannouchi, kiu samtage deklaris liberigon de ĉiuj politikaj prizonuloj, enkondukon de novaj liberoj por amaskomunikiloj kaj abolicion de la antaŭa malpermeso pri agado de la Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj.

Eksteraj ligiloj