Mohamed Ghannouchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed Ghannouchi
Persona informo
محمد الغنوشي
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1941(nun 1941-08-18) (nun 82-jara)
en Sousse,  Tunizio
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Franca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Universitato de Tunizo vd
Partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo vd
ĉefministro de Tunizio
Dum 1999
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamed GHANNOUCHI (arabe محمد الغنوشي, latinliterigite Muhamad al-Ganuŝi, naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1941(nun 1941-08-18) en Sousse, Tunizio, do nun 82-jara) estas tunizia ekonomikisto kaj politikisto.

En 1966 li diplomiĝis pri ekonomiko en la Universitato de Tunizo. En 1975 li iĝis direktoro de la ŝtata ministerio pri planado, kaj en 1982 ties ĝenerala direktoro, kaj en 1987 ŝtata ministro de tiu fako. Post la senbatala puĉo de tiu jaro, li ankaŭ gvide de la nova ŝtata prezidanto Zine El Abidine Ben Ali restis ministro. En 1989 li aldone transprenis la ministerion pri financoj, kaj sekvajare iĝis ministro pri financoj kaj ekonomio. En 1992 li transprenis la titolon de ministro pri internacia kunlaboro kaj en tiu funkcio respondecis pri la kontaktoj al la Eŭropa Unio, la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko. Ekde la jaro 1999 li estas ĉefministro de Tunizio.

Ekde 2008 li kiel vicprezidanto kungvidas la nacian socialisme aŭtoritatan politikan partion Konstitucia Demokratia Kolektiĝo, dum multaj jaroj la gvida partio de la lando. Inter la 14-a kaj 15-a de januaro 2011 li aldone al sia ĉefministra posteno por unu tago ankaŭ plenumis la funkcion de ŝtata prezidanto, ĉar la antaŭa prezidanto Ben Ali pro amasaj perfortaj civitanaj protestoj devis haste forlasi la landon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]