Turbacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Turbacioj (de latina turbatio, kirlado) estas miksiĝoprocezoj de grundhorizontoj aŭ sedimentoj. Laŭ ilia kaŭzo estas distingataj la bioturbacio, la hidroturbacio kaj la krioturbacio.

Bioturbacio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Bioturbacio

Bioturbacio estas miksiĝo de la grundo kaŭzita de grundvivaĵoj. La miksiĝo kaŭzas plivastigon de la horizontoj kaj malklarigon de la horizontlimoj. Manĝokanaloj de talpoj kaj lumbrikoj formas sekundarajn grundoporojn, kiuj ludas decidan rolon je la akvokondukkapablo de fajngrajnaj grundoj. La okazaĵoj de la bioturbacio akcelas la ekeston de kalk-argil-humo-kompleksoj, kiuj stabiligas la agregaĵstrukturon valoran por la grundfekundeco.

Fakte ankaŭ la grundoprilaborado far la homo apartenus al la bioturbacio, sed konvencie oni ne enkalkulas ĝin.

Hidroturbacio[redakti | redakti fonton]

estas per ŝanĝiĝanta akvoenhavo kaŭzita ŝvelprema moviĝo - hidroturbacio, ankaŭ nomata peloturbacio, rezultas el ŝveliĝ- kaj ŝrumpiĝokazaĵoj de argilmineraloj. Ekestas grundofendoj, en kiujn argilmineraloj estas alnaĝigitaj. Je la surfaco ekestas strukturo de mikroaltaĵoj apud mikrovaloj (mikroturbacio).

Hidroturbacio rezultigas la ekeston de vertisoloj.

Krioturbacio[redakti | redakti fonton]

estas per glacio kaŭzita turbacio - ĉe tiu fizika eroziefiko okazas la sama mekanismo kiel je la frostokreviĝo de petroj: akvo glaciiĝas kaj ĝia volumeno pligrandiĝas. En akvosatigitaj grundoj la alterno de frosto kaj degelo miksas la grundon, per ĝi formiĝas glacilensoj kaj okazas frostleviĝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

D. Schroeder: Bodenkunde in Stichworten, Unterägeri 1984, S.95, ISBN 3-266-00192-3 (germanlingva)