Tutoniŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tutoniŝo (Tutonish) estas internacia planlingvo proponita en 1902 de usonano Elias Molee (naskiĝis en Muskego, Viskonsino en1845). Liaj gepatroj estis naskitaj en Norvegio, kaj studis en Universitato de Wisconsin. Kvankam la projekto estas datita de 1902, li laboris multajn jarojn antaŭe pri la projekto kaj publikigis antaŭe la bazojn de la lingvo. En 1911 li reformis la lingvon kaj nomis ĝin Allteutonish, AltutonishAllteutonish. La fina versio aperis en 1915.

La aŭtoro proponis Tutoniŝon kiel angla-germana "unuiga lingvo". Li vere intencis ĝin kiel eko de nova patrolingvo de germanfamiliparolantaj landoj, ne ekzakte internacia lingvo. Tutonish estas zona naturalisma planlingvo kaj la aŭtoro estis klare influita de Giuseppe Peano, sed li kreis en racia supereco de arjaj popoloj, do ne bazigis sian lingvon sur la latina, sed sur la germanfamilianaj. Sed ankaŭ li verkis inter-"romanidan" version de sia lingvo por esti uzata inter "romanidoj" (latinidparolantoj).

Ĝi havas fonetikan prononcon, simpla gramatikon bazitan iomete sur tio de la angla, la "arja" versio havas preskaŭ-pan-Teutonikan vortprovizon, la "romanida" versio havas latindevenajn vortojn.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro nia inter-germana: vio fadr hu bi in himl; holirn be dauo nam; dauo reich kom; dauo vil be dun an erd, als it bi in himl; giv vi dis dag vio dagli bred; en fergiv vi vio shulds, als vi fergiv vio shulders; en lied vi nit inzu fersieku but frie vi fon ievl. let so bi.

Patro nia inter-romanida, kiu inkluzivis latindevenajn vortojn: Nuo padr, ki bi in siel, sanktirn bi tuo nom, tuo regnu ven, tuo vol bi fasn sur ter kom in siel; don nu hoy nuo diali pan; et pardon nu nuo debits, kom nu pardon nuo debitors; et induk nu non in tentu ma delivr nu de mal.


Nombroj (1-10): een tvo tri fir fem ses syv ot ni ti.


Ekzemplo de versio Altutonish (sen traduko): Ein union spiek, makn up ov deuch, english, skandinavish and hollandi, for to agenfererein al tutonish folka into ein spiek mitin feivti jiera.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Molee, Elias. Miu teutonish. [s.l., s.d.].
  • Molee, Elias. Pure Saxon English ... [s.l.] 1890.
  • Molee, Elias. Plea for an American language or Germanic-English [s.l.] 1888.
  • Molee, Elias. Germanik English, Bristol [S.D.] Bristol news print., 1889. 64 p. 21 cm.
  • Molee, Elias. Tutonish, or, Anglo-German Union Tongue; Chicago, 1902.
  • Molee, Elias. Nu Tutonish, an International Union Language; Tacoma, 1906.
  • Molee, Elias. Tutonish, an international union language, London, K. Paul, Trench, Trubner & co., ltd, 1908. 48 p. 22 cm.
  • Molee, Elias. Tutonish, et internationalt faellessprog under angelsaksisk ledelse; Kristiania, Tutonish forlag, i hovedkommission hos H. M. Lund [1909] 44 p. illus. 22 cm.
  • Molee, Elias. Tutonish; a Teutonic international language, Tacoma, Washington, U. S. A., E. Molee [c1961] 9 p. illus. 15 cm.
  • Molee, Elias, 1845- Tutonish: or, Anglo-German union tongue. Chicago, Scroll publishing company, 1902. 206, 16 cm.

Ekstera ligo[redakti | redakti fonton]