Udinese Calcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udinese Calcio
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Udinese Calcio S.p.A.
Kromnomo Bianconeri ("blankaj-nigraj"), Zebrette ("zebretoj")
Fondita  1896
Stadiono  Stadio Friuli
Kapacito  30 667
Prezidanto  Franco Soldati
Trejnisto  Francesco Guidolin
Ligo  Serie A
2011/12  3-a pozicio
Oficiala retejo  www.udinese.it
Hejme
Ekstere
vdr

Udinese Calcio - prononco [ Udinese Kalĉjo] - estas futbalklubo el la friula urbo Udine en norda Italio.

Historio

la teamo de Udinese Calcio en la jaro 1979.

Udinese Calcio estas registrita kiel akcia kompanio laŭ itala juro, itale nomata "Società per azioni", kutima jura formo de itala futbalklubo. La klubo Udinese Calcio ekestis el la Società Udinese di Ginnastica e Scherma - la udina societo de gimnastiko kaj skermado. En 1896, en la unua, tiam ankoraŭ neoficiala itala ĉampionado de futbalo, la Società Udinese di Ginnastica e Scherma atingis la ĉampionan titolon, kiu tamen nuntempe ne estas agnoskata, ĉar la ĉampionadon organizis la itala federacio de gimnastiko, kaj ne nacia futbala federacio. Nur en 1898 la klubo CFC Genova gajnis la unuan oficialan italan ĉampionadon.

La unua vira teamo de la klubo ĝis nun ne atingis multajn pliajn internacie signifajn sukcesojn - la gajno de la Mitropa-pokalo en 1980 estas la plej elstara atingo. Tamen la klubaj junularaj teamoj kaj pliaj viraj teamoj en la dua kaj tria italaj ligoj (Serie B kaj Serie C) estis nacie sukcesaj. En la 1980-aj jaroj la unua vira teamo estis aparte atentata pere de la amaskomunikiloj, kiam aniĝis la futbalisto Franco Causio, kiu estis membro de la itala nacia teamo de futbalo en 1982 kiam ĝi venkis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo, kaj la brazilan stelulan futbaliston Zico.

Ekde la sezono 1995/96 la udina teamo seninterrompe membras en la unua itala ligo Serie A: en 1996/1997 ĝi havis la kvinan pozicion, en 1997/1998 la trian pozicion, en 2004/2005 kaj 2010/2011 poe la kvaran pozicion.

Danke al tiuj pozicioj la teamo plurfoje kvalifikiĝis por la matĉoj pri la UEFA-pokalo. En tiuj matĉoj tamen la teamo kutime frue malvenkis. Nur en la sezono 1999/2000 la klubo avancis ĝis la okonfinalo, kie ĝi malvenkis kontraŭ Slavia Prago, kaj en 2008/2009 ĝis la kvaronfinalo, kie ĝi malvenkis kontraŭ Werder Bremen.

En 2005 la teamo per du venkoj kontraŭ Sporting Lisbono rajtis unuafoje konkuri en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. Tie ĝi tamen malvenkis kontraŭ la kataluna klubo FC Barcelona kaj la germana teamo Werder Bremen.


Teamo de la sezono 2011/12

stato de la 26-a de marto 2012

golistoj
1 Samir Handanovič
21 Daniele Padelli
28 Rafael Romo
defendo
5 Danilo Larangeira
8 Dušan Basta
11 Maurizio Domizzi
13 Neuton
16 Andrea Coda
17 Mehdi Benatia
24 Joel Ekstrand
26 Giovanni Pasquale
27 Pablo Armero
32 Damiano Ferronetti
39 Jean-Alain Fanchone
mezo
3 Mauricio Isla
4 Michele Pazienza
6 Gelson Fernandes
7 Emmanuel Agyemang-Badu
18 Cristian Battocchio
20 Kwadwo Asamoah
22 Abdoul Wahlid Sissoko
23 Almen Abdi
37 Roberto Pereyra
66 Giampiero Pinzi
atako
9 Barreto
10 Antonio Di Natale teamestro
25 Gabriel Torje
31 Diego Fabbrini
83 Antonio Floro Flores
92 Matěj Vydra


Sukcesoj

Internaciaj

  • UEFA-Pokalo Intertoto: 1 (2000)
  • Mitropa-pokalo: 1 (1980)
  • Angla-itala pokalo: 1 (1978)

Naciaj

  • Dua itala ligo (Serie B): 2 (1956, 1979)
  • Tria itala ligo (Serie C): 3 (1930, 1949, 1978)
  • Itala pokalo Serie C: 1 (1978)

Junulara teamo

  • Campionato Primavera ("printempa ĉampionado"): 1 (1981)
  • Campionato Primavera Serie B ("dualiga printempa ĉampionado"): 1 (1964)
  • Coppa Italia Primavera ("printempa itala pokalo"): 1 (1993)

Klubaj rekordoj

  • Serie A

Eksaj trejnistoj

  • Gianni De Biasi
  • Giuseppe Bigogno
  • Alberto Bigon
  • Luigi De Canio
  • Serse Cosmi
  • Lajos Czeizler
  • Francesco Guidolin
  • Roy Hodgson
  • Alberto Malesani
  • Rino Marchesi
  • Pasquale Marino
  • Bora Milutinović
  • Aldo Olivieri
  • Imre Payer
  • Roberto Néstor Sensini
  • Giancarlo De Sisti
  • Luciano Spalletti
  • Attilio Tesser
  • Azeglio Vicini
  • Alberto Zaccheroni

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link GA