Ukulelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ukulelisto)

Ukulelo estas korda muzika instrumento, kiu havas (kutime) kvar nilonajn kordojn, inter 12 kaj 23 fretojn en ĝia kolo, kaj estas plukata per la fingroj aŭ plektro. Ĝi estas precipe uzata en la folklora muziko de Havajo, de kie ĝi originas, sed kelkfoje ĝi estas ankaŭ ludata en popo, pli malofte en ĵazo (tie precipe fusiono). Ankaŭ ekzistas elektraj ukuleloj, ties sonoj estas ekprenataj de elektromagneta tonprenilo. La tono de la instrumento estas tielmaniere amplifikebla kaj do reproduktebla en diversaj kvalitoj.[1]

Agordoj[redakti | redakti fonton]

La ukulelo estas agordata diversmaniere laŭ grandeco kaj mezuro:

Historio[redakti | redakti fonton]

La ukulelo verŝajne aperis en Havajo en 1879, kiam portugalaj varŝipoje el Madejro alvenis al la insularo kaj alportis folkloran portugalan muzikilon nomatan Cavaquinho (kavakinjo). La insulanoj sekve kopiis ĉi tiun portugalan muzikilon, sed kreis iliajn proprajn agordojn, formojn kaj ludmanierojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ekukulele, dulingva (Esperanto kaj la hebrea lingvo), libera kaj senpaga lernolibro