Unio de Komunistaj Partioj - Komunista Partio de Sovetunio
Unio de Komunistaj Partioj - Komunista Partio de Sovetunio | ||
---|---|---|
politika organizaĵo | ||
Komenco | 1993 vd | |
Antaŭe | Komunista Partio de Sovetunio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Ideologio |
Marksismo-leninismo • komunismo • internaciismo • socialismo | |
Fondinto(j) | Oleg Shenin vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Gennadij Zjuganov vd | |
Ĉefestro(j) | Gennadij Zjuganov vd | |
Membro de | Internacia Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Unio de Komunistaj Partioj - Komunista Partio de Sovetunio (ruse Союз коммунистических партий - КПСС; mallongigite СКП - КПСС; latinliterigite "SKP - KPSS") estas grupo de komunistaj partioj en pluraj ŝtatoj sur la teritorio de la eksa Sovetunio. La unio fondiĝis en 1993 kaj havas kiel membroj la sekvajn politikajn partiojn:
- Komunista Partio de la Rusia Federacio
- Komunista Partio de Ukrainio
- Komunista Partio de Belorusio
- Komunista Partio de Kazaĥio
- Unuiĝinta Komunista Partio de Kartvelio
- Komunista Partio de Sud-Osetio
- Azerbajĝana Komunista Partio
- Komunisma Partio de Litovio (malpermesita en Litovio)
- Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio
- Partio de Komunistoj de Kirgizio
- Armena Komunista Partio
Gennadij Zjuganov (Геннадий Зюганов) ekde la jaro 2001 estas la prezidanto de la organizaĵo. Antaŭe gvidis ĝin Oleg Ŝenin (Олег Шенин), sed en tiu jaro li kun iuj subtenantoj forlasis ĝin por fondi propran novan partion, kiun li laŭ la partia modelo el la sovetunia erao simple nomis "Komunista Partio de Sovetunio").
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Komunista Partio de Sovetunio (la originalo)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- retejo de la partio
- membroj de la 33-a kongreso de la UKP - KPSU Arkivigite je 2004-12-31 per la retarkivo Wayback Machine