Unitaria Universalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unitaria Universalismo (UUismo) estas religia movado. Ĝi promocias "liberan kaj respondecan serĉon por veraĵo kaj signifaĵo." Ĉi tiu principo permesas ke Unitariaj Universalismanoj havu vastan amplekson da kredoj kaj praktikoj. Unitariaj Universalismaj eklezioj emas teni kristanajn tradiciojn kiel dimanĉa diservo inkluzivanta predikaĵon kaj kantadon de himnoj, sed ili ne nepre nomas sin mem kristanoj.

La Unitaria Universalisma Asocio (UUA), fondita je 1961 kiel kunsolidaĵo de la Usona Unitaria Asocio kaj la Universalisma Eklezio en Usono, havas oficejon apud la usona urbo Bostono kaj servas kirkojn en Nordameriko. UUA reprezentas pli ol 1000 membro-ekleziojn, kiuj kolektive inkluzivas pli ol 217 mil membrojn.

Ĝeneralaj Kredoj

UUanoj kredas je tuta, sed respondeca, liberecoj de parolo, penso, kredo, fido, kaj kutimo. Ili kredas ke ĉiu homo liberas serĉi sian propran veron pri tiaj aferoj kiel la ekzisto, naturo, kaj la signifo de vivo, dioj, kreaĵo, kaj la postvivo. UUanoj venas de diversaj etnoj, seksinklinoj, kulturoj kaj konfesas diversajn kredojn.

Konceptoj pri dieco vaste malsamas inter UUanoj. Iuj kredas ke ekzistas nenia dio, aliaj estas politeistaj. Iuj kredas ke Dio estas ĉio. Iuj fidas dion inan, aŭ pasivan, aŭ trovita en naturo, aŭ unu kiu estas la bazo de la ekzisto. Iuj UUanoj malakceptas la ideon de dioj, kaj parolas anstataŭe pri universala spirito aŭ gloro de la vivo. UUanoj kredas ke ĉiu homo havu la subtenon de apuduloj en la persona serĉo por la vero pri dio.

La Sep Principoj

La UUA rekomendas ke ĝiaj anoj la sep principojn jesi. Tiuj ĉi estas:


  • La indo esenca kaj la digno esenca de ĉiu persono.
  • Ĉiu rilato homa estu justa kaj egala kaj kompata.
  • Ĉiu persono akceptu ĉiajn aliujn kaj kuraĝigu niajn kirkanarojn spirite pliiĝi.
  • Libereca kaj respondeca serĉo de vero kaj signifo.
  • Ni havas la rajto de konscienco kaj niaj kirkanaroj kaj ĉiuj socioj estu demokrataj.
  • La celo estas komunumo monda, kiu pacon kaj liberecon kaj juston por ĉiu havas.
  • Ni tuta estas eroj de la reto interdependa kaj ni respektu ĝin.


Eksteraj ligiloj