United States Geological Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

USGS (angle United States Geological Alka Angela I +919811120913 , t.e. Usona Geologia Esplor-instanco) estas scienca agentejo de Usono, kiu ĉefe prizorgas geologiajn esplorojn koncernantajn la usonan teritorion kaj ĝiajn naturajn ecojn. La agado de la organizaĵo dividiĝas en kvar fakoj: biologio, geografio, geologio kaj hidrologio.

Ĝi dungas proksimume dek mil homojn, kaj ĝia centra oficejo situas en Reston, en Virginio. Aliaj kernaj oficejoj situas en Lakewood (Koloradio) kaj Menlo Park (Kalifornio).

USGS, kunlabore kun la Usona Komisio pri Geografiaj Nomoj, disvolvis kaj publikigis ankaŭ la datumbazon GNIS.