Universitato de Antverpeno
| Universitato de Antverpeno | |
|---|---|
| fondodato | 1852 / 2003 |
| speco | ŝtata |
| urbo | Antverpeno, Flandrio, Belgio |
| rektoro | Paul Francis Van Loon |
| nombro de studentoj | ĉ. 9 000 |
| retejo | www.ua.ac.be |
La Universitato de Antverpeno (UA) estas mezgranda universitata instruadinstituto, kiu troviĝas en Antverpeno, Flandrio, Belgio.
Historio[redakti]
La Universitato de Antverpeno estas en sia nuna formo la plej juna de Flandrio. Ĝi estiĝis el la tri universitatoj, kiujn antaŭe posedis Antverpeno: Ufsia, Ruca kaj UIA. Inter ĉi tiuj institucioj longtempe ekzistis kunlabora ligo, sed ekde oktobro 2003 ili estis reformitaj ĝis unu granda universitato.
La estonteco de la UA[redakti]
Dum sia historio la UA donas multe da aŭtonomio al la institucioj, se temas pri instruado. La kunfando estas unika en sia speco, ĉar la – en Belgio tre kutima – sektismo ne estas sekvata. Ĉi tio rezultas en la elekto de la UA por la aktiva plurismo: multe atenti pri vivkoncepto kaj senco kun respekto por ĉiuj eblaj tendencoj.