Universitato de Latvio
La Universitato de Latvio (LU), (latve Latvijas Universitāte) estas la plej malnova universitato de Latvio. Ĝi situas en la ĉefurbo Rigo. Ĝi entenas averaĝe proksimume 28 000 studentojn.
Historio
La universitato estis fondita en 1919. Multaj popularaj politikistoj de Latvio diplomiĝis tie, inkluzive de ĉefministroj, de la doktoro pri fiziko Ivars Godmanis, de Einars Repše, kaj de la parlamentano kaj ministro Ina Druviete.