Universitato en Bjalistoko
Universitato en Bjalistoko estas universitato en Pollando. En 1968 en Bjalistoko estis fondita la Filio de Universitato de Varsovio kiu la 19-an de junio 1997 estis transformita en memstaran, laŭvice 13-an polan universitaton.
Nuntempe en la universitato laboras ĉ. 1300 personoj inkluzive preskaŭ 800 instruistojn, kaj studas ĉ. 16.000 studentoj.