Unua atomfrapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona submarŝipo de la klaso Ohio

Unua atomfrapo estas nocio el la atomstrategio. Ĝi signifas atakon per atomarmiloj, faratan kun la intenco neniigi tuj ĉiujn aŭ almenaŭ la plej grandan parton de la kontraŭaj atomarmiloj startigaj instalaĵoj. Tia atako tamen povus esti sukcesa nur se la atakata ŝtato disponas pri signife malpli da atomarmiloj ol la atakanto. Iliaj pozicioj devus esti konataj. La atakato krome devus ne havi la eblecon ĝustatempe lanĉi siajn proprajn armilojn reage al la atako.

Per la seninterrompa elkonstruado de la kapabloj je dua frapo de la du superpotencoj Usono kaj Sovetunio, ekz-e laŭ la usona strategio de la "reciproke certigita detruo", tia scenaro ŝajnis en la evoluo de la malvarma milito pli kaj pli nereala. Kiel taŭgan rimedon por deteni unuan frapon de la kontraŭulo oni konsideris speciale la uzadon de ŝiparo de strategiaj submarŝipoj, eksplicite konceptita por plenumi neniigan duan frapon pere de atomraketoj. Almenaŭ parto da ili estis por atakanto konstante ne atingebla, ĉar dum patroladoj apenaŭ aŭ tute ne lokeblaj. La ekzisto de tiuj strategiaj submarŝipoj faris la riskon de unua frapo por eventuala atakanto teorie "kalkuleble ne farebla".

La gravecon de la protekto kontraŭ unua frapo la tiama usona defendministro Robert McNamara en parolado formulis jene:

Citaĵo
 Ni parolu unue pri alia nocio: La kapablo je unua frapo. Tiu estas nocio iom dusignifa, ĉar ĝi povis unue nur signifi, ke lando posedas la eblecon ataki alian la unua per atomarmiloj. Sed en la normala lingvouzo ĝi signifas ion esence plian, nome la neniigon de la venĝaj armiloj por fari duan frapon de la atakata lando. Ni komprenu ĝin en tiu senco. (...) La kapablo je unua frapo estas evidente grava strategia koncepto. Usono ne rajtas allasi kaj ne allasos, ke ĝi venas en situacion, kie alia nacio aŭ alianco de nacioj posedas kapablon de unua frapo kontraŭ ĝi. Tia pozicio estus ne nur ne tolerebla minaco de nia sekureco, sed ĝi sendube senigus nin je la kapablo fortimigi atoman agreson. 
— Robert McNamara, "Mutual Deterrence" parolado[1]

Armiloj de unua frapo[redakti | redakti fonton]

"Peacekeeper" startanta ĉe la militbazo Vandenberg Air Force Base

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • laŭ la germanlingva Vikipedio