Unueco (Latvio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unueco
Vienotība
partio
Lando  Latvio
Estro Aigars Štokenbergs
Fondiĝo la 6-an de marto 2010 kiel balota alianco, la 6-an de aŭgusto 2011 kiel partio
Lingvo(j) latva
Ĉefa sidejo Rigo
Koloro(j)
  •  verda
  • Ideologio socialliberalismo ĝis konservativismo
    Retejo https://vienotiba.lv,%20https://vienotiba.lv/en
    vdr

    La organizaĵo Vienotība (en Esperanto "Unueco") estas politika partio en Litovio. Ĝi fondiĝis la 6-an de marto 2010 kiel balota alianco de la partioj "Nova Erao" (Jaunais laiks), "Civitana unueco" (Pilsoniskā savienība) kaj "Societo por alia politiko" (Sabiedrība Citai Politikai), kaj la 6-an de aŭgusto 2011 akiris la statuson de politika partio.

    Partia gvidanto laŭ la stato de septembro 2011 estas la eksa ekonomia ministro Aigars Štokenbergs. Laŭ la partia programo, la organizaĵo kalkuleblas socialliberalisma ĝis konservativisma.

    En la parlamenta baloto de septembro 2011 la partio akiris 18,22 procentaĵojn de la civitanaj voĉdonoj kaj iĝis la parlamente tria plej forta partio. En la antaŭa parlamenta baloto, kiu okazis malpli ol jaron antaŭe, en oktobro 2010, la partia bloko "Unueco" estis la plej forta frakcio, akiris 31,22 procentaĵojn de la civitanaj voĉdonoj kaj 33 el la sume 100 parlamentaj seĝoj: Tiam ĝi en koalicio kun la balota alianco Latvia Kamparana Unio/Latvia Verda Partio formis la registaron.

    Eksteraj ligiloj

    greke oficiala retejo