Unuiĝinta Araba Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia Flago de la UAR
Historia Flago de la UAR
Situo de la UAR
Situo de la UAR

La Unuiĝinta Araba Respubliko (UAR) (arabe: الجمهورية العربية المتحدة - al ĝumhuriya al-'arabia al-muttahida) estis unuiĝo de la arabaj ŝtatoj Egiptio kaj Sirio en la jaroj 1958 ĝis 1961.

La unio estis fondita la 1-an de februaro 1958. Al ĝi aliĝis je la 8-a de marto 1958 ankaŭ la reĝlando Jemeno (Norda Jemeno) en loza federacio, kiu portis la nomon Unuiĝintaj Arabaj Ŝtatoj.

La unio disfalis pro la hegemonia politiko de Egiptio per la eksiĝo de Sirio la 28-an de septembro 1961 kaj de Nordjemeno en decembro 1961. Egiptio plu uzis la nomon Unuiĝinta Araba Respubliko post ties fino ĝis la jaro 1972.