Urba muzeo de Camburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:12, 30 aŭg. 2014 farita de Giorno2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Vido al Camburg.

La Urba muzeo de Camburg (germane: Stadtmuseum Camburg) troviĝas en Camburg, Amtshof 1.

Priskribo

Sur la plej malnova areo setla de Camburg estiĝis de post la detruo de la burgo en 1451 la t.n. Oficejo, sidejo de la administracio grafa. Tie ĉi ekde 1949 gastas la muzeo, kies radikoj datumas de 1910.

Kolektoj

En la salono por praa kaj frua historio montratas elfositaĵoj el la neolitiko, de la pugnokojno ĝis la hakilo el ŝtono. Urnoj ornamitaj, manmueliloj, iloj kaj armiloj de diversaj kulturaj grupoj atestas bone la grandan denson de setlado de tiu ĉi regiono.

En la salono pri urba historio videblas objektoj el Camburg kaj la ĉirkaŭantaj vilaĝoj disde la malfrua Mezepoko ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Prezentatas ankaŭ la koloraj reproduktaĵoj de la Beschreibung des fürstlich-sächsischen Ambts vom Jahre 1674, la verŝajne plej malnovaj bildoj de la urbo kiel ankaŭ leĝaro por burĝoj kaj urbanoj el 1585.

Batarmiloj kaj pulvopafiloj el la Napoleonaj Militoj kaj la prusa milita kasokesto de 1806 ankaŭ admirindas. La muzeistoj memorigas onin ankaŭ al la tradicio de la metioj en la plej granda salono. Produktoj el ligno kaj metalo ornamas la ĉambron kiel ankaŭ la korporaciaj kestoj de diversaj metiistoj. Inventaroj el stano, latuno ka kupro grandnombre ĉeestas same kiel la malnova kaj la nova turingiaceramikaĵaro de la najbaraj potfaristaj centroj, presitaĵoj bluaj kaj kamparaj mebloj.

Kiel gapatelieroj prezentatas librobindejo, ŝuflikistejo kaj multaj iloj de ĉarfaristoj. La plurajn jarcentojn daŭrinta graveco de flosigado por Camburg same ne neglektatas. Gastejo kun verŝtabloj de ĉ. la jaro 1890 kun muzikhorloĝo estas signo por la longa tradicio de bierfarado en Camburg. Je la fino de la ekspozicio estas prizona ĉelo, kies lasta uzo estis ankoraŭ en la jaro 1953-a.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 37-38

Eksteraj ligiloj

Pri la muzeo sur tutturingia porturisma retpaĝaro.