Urbodomo de Kiskunhalas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Kiskunhalas estas impona historia monumento en mezo de Kiskunhalas.

Urbodomo kun la turo en Kiskunhalas

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli frua teretaĝa urbodomo estis konstruita en 1758. La nun videbla urbodomo konstruiĝis en la jaroj 1833 kaj 1834. Novaj aloj estis konstruitaj en inter 1905 kaj 1908 fare de Rezső Hikisch.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa urbodomo situas sola laŭ 4 trotuaroj. Okulfrapa estas la alta turo, kiu imitas fortikaĵoturon, sed oni uzis ĝin la fajrobrigado por ekvidi tuj la fajron. En la 4 fasadoj estas videblaj hungarecaj ornamaĵoj. Unu el la aloj estas teatro, kie la ornamaĵoj estas grekaj figuroj. Sur la teretaĝo arkadoj troviĝas, malantaŭ la arkadoj diversaj butikoj funkcias. Inter la aloj meze interna korto estas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.