Ursidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursidoj

Radianto de la Ursidoj
Patra korpo 8P/Tuttle
Radianto
Konstelacio Malgranda Ursino
Rektascensio 14h 28m
Deklinacio 78°
Ecoj
Aktiva dum 17-a ĝis 25-a de decembro
Maksimumo 22-a de decembro
Rapido 33 km/s
Zenita hora ofteco 10
Listo de meteorfluoj
vdr

La Ursidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 17-a ĝis la 25-a de decembro, kun maksimumo atingita je la 22-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Malgranda Ursino, en regiono kiu proksimas la stelon Kochab. Je la tago de la maksimumo povas fali ĉirkaŭ 10 meteoroj ĉiuhore.

La meteoroj devenas de la kometo 8P/Tuttle.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Ursids en la anglalingva vikipedio