Urso-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bjørnøya, sude de la Spicbergoj
marborda klifo kun birdokolinio sur la suda Urso-insulo
Miseryfjellet, la plel alta monto de la insulo
Situo de la Urso-insulo

La Urso-insulo apartenas al Norvegio, havas surfacon de 178 km² (norvege Bjørnøya) situas ĉe 74°30' norda latitudo kaj 19° orienta longitudo inter Nordkap kaj Spicbergoj. Ĝi formas kun la insularo de la Spicbergoj la teritorion Svalbard.

La insulon malkovris en junio de 1596 la nederlandaj ŝipveturistoj Willem Barents kaj Jacob van Heemskerk. La insulo povas danki sian nomon al observita naĝanta blankurso. La insulo estas montara (ĝis 536 m) kun mara-polusa klimato (jara averaĝa temperaturo -2,3 °C) kaj tundra plantaro. En somero de 1898 reklamis la polusa esploristo Theodor Lerner la Urso-insulojn por la Germana imperio, kio kondukis al ŝtreĉoj al Rusio.

La Urso-insuloj estis iam centro de cetĉasado.

Plej verŝajne, proksime al la insulo mortis en 1928 la polusa esploristo Roald Amundsen, kiam li provis helpi la italan aerŝipon Italia.

Dum la Dua mondmilito funkciis tie aŭtomata germana radiostacio, kiu estis malmuntita en septembro de 1943.

En 2003, loĝis la insulon nur kunlaborantoj de norvega meteologia stacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]