Uzanto-Diskuto:178.84.86.123

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon[redakti fonton]

Kara anonima homo 178 84 86 123,

mi tute ne scias ĉu vi iam vidos tiun ĉi noton. Tamen mi provas atingi vin: laŭ mia opinio vi faras tre diligente tute saĝajn teknikajn redaktojn. Se vi uzus ajnan ensaluton (vi povas elekti tute anonimecan konton), vi delonge povintus peti la rajton esti revizianto. Nun ĉiam iu alia homo devas iri post vi kaj revizii viajn agojn - tio estas ioma malŝparo de energio. Mi pensas ke laŭ viaj preskaŭ 600 redaktoj ekde julio 2022 vi montriĝis sufiĉe fidinda, kaj volonte esprimus al vi tiun fidon, sed ne eblas esti revizianto se oni entute ne ensalutis. Estante revizianto, vi fakte povus multe pli subteni vikipedion, simple plufarante tion kion vi ĉiukaze faras... ThomasPusch (diskuto) 15:39, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes la noto atingas la uzanton, kaj mi subtenas la rekomendon ke vi kreu konton. Taylor 49 (diskuto) 23:28, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.