Uzanto-Diskuto:62.245.96.12
Saluton Arno, s-ano Středa ne estas rete atingebla, kvankam komputilon li havas, sed li sendas ĉion al mi surdiskede kaj mi enmetas en Vikipedion. Ekde somero ĉesis funkcii memorado de mia pasvorto per Cookies kaj mi devas ĉiam resaluti denove. Hodiaŭ antaŭ momento mi malsukcesis, ĉar la maŝino respondis, ke oni sendis al mi novan pasvorton, sed tion mi ne rimarkis. Mi petis pri nova sendo, eble post fermo de ĉi tiu paĝo mi jam havos ĝin. Salutas Miroslav MALOVEC
Saluton al vi Lubomír Středa ! ! Mi supozas ke vi estas (unu el)la uzantoj de ĉi IP-adreso (kun Miroslav, ĉu ?). Ŝajnas ke vi faris grandajn kontribuojn al artikoloj pri mamuloj. Mi kun intereso legis vian PROPONON DE MAMUL-NOMENKLATURO EN ESPERANTO.
Estus pli komforte ke vi kreu por vi konton kaj ensalutu, tiel ni pli facile scius kiel vi kontribuis, kaj al kiu direkti rimarkojn. -Mi nome direktis erare tiujn rimarkojn al alia neensalutinta kontribuinto.- Arno Lagrange 09:31, 20. Jan 2004 (UTC)
Parhufuloj
Kara ! mi volas fari kelkajn rimarkojn pri via paĝo pri parhufuloj. La samo validas por aliaj paĝoj pri ordoj ktp.
- La paĝo estas tro longa : sed iu tion rimarkis ĉar tiu sendis la remaĉulojn en alian paĝon.
- Sed oni ne devus simple forigi iujn subordojn, sed sisteme havi prezenton de ĉiuj subordoj en la paĝo pri la ordo kaj havi hierarkie similan strukturon je ĉiuj niveloj.
- Vi devus eluzi la eblecon aperigi titolojn per ==. La paĝo fariĝas pli legebla kaj aŭtomate ekestas enhavtabelo kun alklakeblaj titoloj.
- Ne esperantaj vortoj devus aperi kursive. La latinaj kaj la aliaj. - BV precizigi kiulingve ili estas - ĉeĥe, ĉu ne ? - Alia redaktanto ekforigis la ĉeĥajn vortojn. Preferinde la listo kun ĉeĥaj nomoj aperu en la ĉeĥlingva vikipedio. En la esperanta estu nur e-o kaj latino.
- Por ĉiu genro vi devus pretigi ligon al redaktota artikolo ...
Vi faras rimarkindan laboron kaj mi konscias ke miaj rimarkoj postulas iom kroman.
Gratulon por la farita kaj kuraĝon por la farota !
Arno Lagrange 15:29, 19. Jan 2004 (UTC)
Jen ekzemple :
subordo : Neremaĉuloj - Nonruminantia
Superfamilio : † Diĥobunojdoj - Dichobunoidea
Familio : † Diĥobunedoj - Dichobunidae
- genro : † diakodego - Diacodexis
- genro : † vasaĉio - Wasatchia
- genro : † meniskodo - Meniscodon
- genro : † muilakoterio - Mouillacotherium
- genro : † homakodo - Homacodon
Familio : † Ĥeropotamedoj - Choeropotamidae
- genro : † ĥeropotamo - Choeropotamus
- specio : † ĥeropotamo pariza - Choeropotamus parisiensis
- genro : † gobiohio - Gobiohyus
- genro : † ceboĥero - Cebochoerus
- specio : † ceboĥero minora - Cebochoerus minor
- genro : † mikstoterio - Mixtotherium
- genro : † stibaro - Stibarus
- genro : † ĥeropotamo - Choeropotamus
Superfamilio : † Entelodojdoj - Entelodontioidaea
Familio : † Entelodedoj - Entelodontidae
- genro : † arĥeodo - Archaeodon
- specio : † arĥeodo kurioza - Archaeodon insolens
- genro : † entelodo - Entelodon
- genro : † arĥeoterio - Archaeotherium
- specio : † arĥeoterio mortona - Archaeotherium mortoni
- genro : † arĥeodo - Archaeodon
Superfamilio : Suojdoj - Suoidea
Familio : Suedoj - Suidae (9 specioj)
- genro : † prapaleoĥero - Propalaeochoerus
- .....
Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.