Uzanto-Diskuto:StefanoKeller

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon[redakti fonton]

Karaj vikipediistoj,

ne hezitu aldoni ĉi tie viajn rimarkojn, kritikojn, konsilojn kaj sugestojn pri miaj kontribuaĵoj en la Vikipedio.

Stefano

Dosiero:Tove Skutnabb-Kangas Language Education and violations of Human Rights Symposium Linguistic Rights UN Geneva 24-04-2008.jpg[redakti fonton]

Saluton, Stefano. Mi ĵus vidis en "Lastaj ŝanĝoj", ke vi alŝutis novan bildon Dosiero:Tove Skutnabb-Kangas Language Education and violations of Human Rights Symposium Linguistic Rights UN Geneva 24-04-2008.jpg. Vi ja menciis, ke vi mem kreis ĝin. Sed tamen mankas licenco. Por tio ekzistas la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj, kiu enhavas uzeblajn ŝablonojn. Ekzemplo estas ĉe Dosiero:Fabelhoro2005.jpg, sed vi povas preni alian licencon, laŭ via prefero. Kore --Tlustulimu 14:34, 21. Jul 2008 (UTC)


Ĉu nun ĝustas? (Stefano), 2008 oktobro 10

Saluton, Stefano. Nun estas en ordo, kvankam la dosiera nomo estas iom longa. Sed la licenca afero estas pli grava. Kore --Tlustulimu 10:53, 10. Okt 2008 (UTC)


Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:57, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Kara Stefano!

Ĉu vi povus montri por mi aliron al Irina Bokova?

Antaŭdankon

Aleksandro

horsan@piszkenet.hu

Revizantaj rajtoj[redakti fonton]

Kara Stefano, sciante, ke vi estas tre kompetenta esperantisto, mi atribuis al vi reviziantajn rajtojn, tiel, ke estonte viaj redaktoj estas aŭtomate konservitaj kaj ke vi rajtas akcepti paĝojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:47, 25 Jan. 2016 (UTC)

Viaj fotoj ne bone licencigitaj[redakti fonton]

@StefanoKeller: Kara Stefano, mi havas nenian ideon, ĉu vi ankoraŭfoje rigardos vian diskutpaĝon, sed mi tamen riskas skribi tie ĉi. Certe vi tute scias pri viaj multaj bildoj antaŭ pli ol jardeko alŝutitaj eĉ ne de vi, sed indiko ke vi estis la fotisto, sen libera licenco, kaj scias ke per jena ligilo vi tuj vidas ilin ĉiujn. Se vi mem faris la fotojn, vi povas en kelkaj sekundoj garantii ilian ĉiaman restadon en vikipedio, per aldono de la 10 karaktroj {{PD-mem}} (kompreneble enkopiebla per nur unu klavopremo). Ankaŭ se ne estis via propre faritaj fotoj kaj la historio estas iom pli komplika, sendube eblas pripsensi bonan klarigon kial vi havas rajton alŝuti la fotojn al vikipedio. Mi petas vin fari tion, kaj ne riski ke iam venos iu ajn fervora memdeklarita "vikipedio-policano" kaj forĵetos ilin al la virtuala rubujo. Nur vi, la fotinto, povas fari tion, kaj mi vere ŝatus ke viaj kontribuoj restu, ĉiam (ekzemplo estas Dosiero:Willy Nüesch 2006.jpg). Mi petus vin ensaluti kaj meti blokon {{PD-mem}} al laŭeble ĉiu foto de vi... ThomasPusch (diskuto) 18:10, 28 dec. 2023 (UTC)[Respondi]