Uzanto-Diskuto:Tonymec

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tonymec, mi pardonpetas pri la misredakto de via COBOL artikolo! Mi ne konas iun artikolon en nia vikipedio pri la problemo de jaro 2000. Mi ekfaros ĝin. --Yekrats 10:25, 30. Jul 2005 (UTC)

Bone; kaj nun mi ĝustigos la koncernan ligilon, direktante ĝin al via nova artikolo. -- Tonymec 11:45, 30. Jul 2005 (UTC)

Babelaj ligiloj[redakti fonton]

Kara kolego, mi vidas, ke via paĝo havas ne-funkciantajn ligilojn al "Vikipediisto eo-4" kaj "Vikipediisto eo-D". Eble vi volas uzi la "denaskulajn" kategoriojn Kategorio:Vikipediisto eo-D kaj Kategorio:Vikipediisto en-D? Sincere, Umberto 21:32, 30. Jul 2005 (UTC)

Nu, estimata kun-vikipediisto, mi parolas denaske nek la anglan nek Esperanton; sed en ambaŭ tiuj lingvoj mi atingis tian nivelon de flueco, ke mia ne-denaskeco ne plu ĝenas min. Tamen, pro iom malsamaj kialoj, en neniu el ili mi deklarus min "denaskulo": Pri Esperanto, denaskaj parolantoj estas malmultaj; ili ja ĝuas specialan "statuson" pro sia procenta malmulteco sed ne ili difinas la lingvan normon. Pri la angla, mi ja sentus malavantaĝon se mi devus publike argumenti en la angla kontraŭ cetere same instruita denaskulo, ekzemple por defendi proponitan leĝon en Parlamento, aŭ por universitate doktoriĝi. En aliaj Vikipedioj (aŭ almenaŭ en la angla), ekzistas nivelo 4 de lingva scipoveco, kaj ĝi signifas "Mi parolas tiun lingvon preskaŭ kiel denaskulo"; tamen tiu nivelo estas (se mi bone komprenas) relative nova, kaj ĝiaj kategorioj kaj ŝablonoj por diversaj lingvoj ankoraŭ nun estas progresive kreataj: la ŝablono "eo-4" de la anglalingva Vikipedio kreiĝis ekzemple nur ĉi-semajne.
En la Esperanta Vikipedio, mi ne scias, ĉu la intenco estas krei ŝablonojn kaj kategoriojn por tiu 4-a nivelo de lingvoscio. Eble diskuto kaj voĉdono estos necesa por ekscii, kia estas la ĝenerala opinio. Se la decido estas jes, mia Babelo restu senŝanĝa; se ne, mi ŝanĝos eo-4 kaj en-4 al respektive eo-3 kaj en-3. -- Sincere, "Antono" Tonymec 00:16, 31. Jul 2005 (UTC)

Is Vim-Button Public Domain Or Not?[redakti fonton]

Hello Tony,

Can You please help me with this question? There is a discussion on the site, please look here. Who can i ask about the licence of the vim-buttons? Many thanks in advance. RogerOver 16.08.2005 21:16

  1. This is my Esperanto user page, I also have an English user page
  2. I suspect that, like Vim in general, the Vim buttons are available under the Vim license which is similar to the Gnu license used by most of the Wiki; but I could be wrong
  3. For more info, see the Vim site at http://www.vim.org/ or at http://vim.sourceforge.net
Tonymec 00:18, 17. Aŭg 2005 (UTC)
Please excuse me for writing in Englisch on your esperanto-site. Many thanks for the answers and your vote. I find the discussion about the licence of the vim-buttons a little bit strange. Nevertheless i have commented out the vim-button on the end of the german vim-page. I have no answer for my question (e-mail) to scrott[at]users.sourceforge.net about the vim-button licence. Many thanks also for your translation from german to french. My goal was to write a good description about a very good software. I hope i have reached it. Best greetings RogerOver 17:34, 17. Aŭg 2005 (UTC)
No problem. I believe the German about Vim is outstanding, an example for everyone. The translation de -> fr isn't mine, I don't think I know German well enough for that. Best regards, Tonymec 19:08, 17. Aŭg 2005 (UTC)


PIV-luteino[redakti fonton]

Fakte oni povas skribi en PIV pri luteino kiel progesterono (kaj surrete). Sed nun en ĉiu lingvo lutein' estas luteino kaj progesteron' estas progesterono. Se vi povas montri al mi ĉe en:progesterone ion aludon pri lutein, mi miros.

La problemo venas verŝajne el en:Corpus luteum kaj en en:Menstrual cycle This corpus luteum will produce progesterone in addition to estrogens for approximately the next 2 weeks

"lutea korpo" (PIV, sub "lute/a"); "flava korpo" (PIV, sub "progesteron/o"). "Corpus luteum" estas la latina nomo uzata internacie en medicino kaj zoologio.

Mi suspektas, ke la fakajn titolojn en PIV verkis unu-du homoj kaj eble kontrolis iu konato tria (fakuloj konas unu la alian). Eble ili eraris. Eble mi eraras, sed por luteinon uzi en senco de progesterono starigas miajn harojn. Narvalo 06:59, 26. Sep 2005 (UTC)

La problemo estas kiel traduki en:Luteinizing hormone, kiu estas eble tradukita per luteiniga hormono? Mi vespere esploros la temon. Narvalo 07:03, 26. Sep 2005 (UTC)

Luteiga hormono, pro ĝia efiko al la ovario, kie foliklo reagas al subita pliiĝo de LH elĵetante ovolon kaj ŝanĝiĝante en lutean korpon?
Laŭ mia franca vortaro, "lutéine" estas malnova nomo de "progestérone"; mi do supozas, ke la PIV-aj fakuloj pri zoologio menciis tiun malnovan uzon (kun resendo al la nomo "pli kutima novtempe"), kaj ke la "luteino" de plantoj, aŭ ne estis tiel bone konata, aŭ estis sed sub alia nomo kia "ksantofilo" aŭ "karoteno". (En la listo de "kunaŭtoroj" estas unu nomo pri "botaniko, agrikulturo, hortikulturo, fitopatologio" kaj aliflanke du pri "medicino, anatomio homa, biologio, kirurgio, psikiatrio" kaj unu pri "zoologio, anatomio animala, biontologio, paleontologio", do, tri pri la animala regno kontraŭ unu pri la planta regno.) -- Tonymec 14:06, 26. Sep 2005 (UTC)


En ĉiu lingvo oni diras luteiniga hormono (LH), de tie venas la nepreciza ekvivalento por progesterono. Ĉe ambaŭ celas la vorto lute- ion flavan (luteum).

en:tussock[redakti fonton]

Sed kiel vi tradukus la vorton Tussock: ĉu marĉa herbotufo estas ĝusta? Mi ĝis nun ne trovis pli trafan. Narvalo 15:04, 27. Sep 2005 (UTC)

Hm, ni unue vidu, kion diras la Oksforduloj.
1. eta areo da herbo, pli densa aŭ pli longa ol la ĉirkaŭe kreskanta herbo: mi sugestas herbotufo.
2. (ankaŭ tussock moth): papilio, kies kaj plenkreskuloj kaj buntaj raŭpoj portas tufojn da urtikecaj haroj. La raŭpoj povas esti parazitoj de arboj, damaĝante fruktojn kaj deŝirante foliojn (Familio Limantriedoj; multaj genroj).
 — Tonymec 18:42, 27. Sep 2005 (UTC)