Uzanto-iluzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto-iluzio estas la iluzio kreita por la uzanto de homa-komputila fasado, ekzemple la vida metaforo de labortablo uzita en multaj grafikaj uzanto-fasadoj. La termino devenis el Xerox PARC.[1]

Kelkaj filozofoj de menso argumentis, ke konscio estas formo de uzanto-iluzio. Ĉi tiun ideon esploris Tor Nørretranders en sia danlingva libro Mærk verden, verkita en 1981 kaj eldonita en 1998 en la angla lingvo sub la titolo The User Illusion: Cutting Consciousness Down to Size (La uzanto-iluzio: alĝustigante konscion|url=http://books.google.com/books?id=TwMwAAAAMAAJ%7Ctitolo=The[rompita ligilo] User Illusion: Cutting Consciousness Down to Size|aŭtoro=Tor Nørretranders|jaro=1998|eldoninto=Viking|ISBN=0-670-87579-1}}</ref> En ĉi tiu libro li enkondukis la ideon de eksterformado.

Laŭ ĉi tiu bildo, onia sperto de la mondo ne estas tuja, ja ĉiuj sensoj bezonas tempon por efektiviĝi. Tial onia konscia sperto estas ne tiom perfekta reflekto de tio, kio estas okazanta, kiom ŝajnigo, kiun senkonscie produktas cerbo. Sekve, eble okazas fenomenoj, kiuj ekzistas ekster oniaj limigoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruce Tognazzini. (1996) Tog on Software Design. Addison-Wesley Professional. ISBN 0-201-48917-1.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo User illusion en la angla Vikipedio.