Uzanto:Dima41/Kriterioj de enciklopedieco por artikoloj pri Esperanto-komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unu el gravaj temoj en Esperanto-Vikipedio estas esperantistaro (Esperanto-komunumo). Laŭ ĝeneralaj reguloj de la Vikipedio artikoloj devas esti kontentaj al ĝustaj kriterioj de enciklopedieco kaj kvalito, aliaj estu forigataj aŭ kunigataj.

Jen estas minimumaj kriterioj por Esperanto-rilataj artikoloj proponitaj por diskuto en 2014.

Kriterioj por ĉiuj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu Esperanto-rilata artikolo nepre devas esti:

  • neŭtrala (Vikipedio ne estu reklamejo);
  • aktuala (devas respeguli nuntempan staton);
  • kun kontrolebla informo (ĉiuj asertoj estu konfirmitaj).

Artikolo pri esperantisto[redakti | redakti fonton]

Ajna artikolo pri esperantisto nepre enhavu jenan informon:

  • Kie li (ŝi) naskiĝis, vivis?
  • Kiam kaj kiucele li (ŝi) fariĝis esperantisto?
  • Pri kio li (ŝi) okupiĝis (rilate al Esperanto)?

Artikolo pri Esperanto-asocio[redakti | redakti fonton]

Ajna artikolo pri esperantista unuiĝo nepre enhavu jenan informon:

  • Kiam ĝi aperis? Se ĝi jam ne ekzistas, kiam kaj kial ĝi malaperis?
  • Kiujn celojn kaj taskojn ĝi havas (formale kaj reale)[1]
  • Kiu(j) estas la organizanto(j)?
  • Kiom da membroj (averaĝe) ĝi havas[2]? Kia estas ilia ŝtataneco kaj denaska lingvo (ĝenerale)?
  • Pri kio okupiĝis la unuiĝo dum la tuta ĝia ekzistado?

Artikolo pri esperantista renkontiĝo[redakti | redakti fonton]

Ajna artikolo pri esperantista renkontiĝo nepre enhavu jenan informon:

  • Kiam kaj kie ĝi okazis? Se okazis multfoje, kiam okazis unuan fojon kaj lastan fojon?
  • Kiu estis ĝia organizanto(j)?
  • Kiucele estis organizita la renkontiĝo (formale kaj reale)[1]?
  • Kiom da partoprenantoj (averaĝe) ĝin vizitis[2]? Kia estis ilia ŝataneco kaj denaska lingvo (ĝenerale)?
  • Pri kio okupiĝis la partoprenantoj dum la renkontiĝo?

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Por aldoni tiun ĉi informon oni bezonas scii opinion de la partoprenantoj
  2. 2,0 2,1 Oficiale