Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/6

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Using only UploadWizard for uploads[redakti fonton]

Wikimedia Commons logo

Hello! Sorry for writing in English. It was noted that on this wiki upload is not fully functional for users, who will experience a very difficult and/or illegal uploading. In fact, the licenses/copyright tags dropdown is empty, making it hard or impossible to comply with copyright requirements during upload itself.

Presumably, you don't have interest nor energies to have hundreds templates with the now required HTML, even less a local EDP. I propose to have

so that you can avoid local maintenance and all users can have a functioning, easy upload interface in their own language. All registered users can upload on Commons and existing files will not be affected.

All this will get done around 2014-07-03.

  1. If you disagree with the proposal, just remove your wiki from the list. Remember also to create MediaWiki:Licenses locally with any content (see a simple example), or uploads will be soon disabled anyway by MediaWiki itself (starting in version 1.24wmf11).
  2. To make the UploadWizard even better, please tell your experience and ideas on commons:Commons:Upload Wizard feedback.

Nemo 13:09, 19 Jun. 2014 (UTC)

Media Viewer is now live on this wiki[redakti fonton]


Media Viewer lets you see images in larger size

Greetings— and sorry for writing in English, please translate if it will help your community,

The Wikimedia Foundation's Multimedia team is happy to announce that Media Viewer was just released on this site today.

Media Viewer displays images in larger size when you click on their thumbnails, to provide a better viewing experience. Users can now view images faster and more clearly, without having to jump to separate pages — and its user interface is more intuitive, offering easy access to full-resolution images and information, with links to the file repository for editing. The tool has been tested extensively across all Wikimedia wikis over the past six months as a Beta Feature and has been released to the largest Wikipedias, all language Wikisources, and the English Wikivoyage already.

If you do not like this feature, you can easily turn it off by clicking on "Disable Media Viewer" at the bottom of the screen, pulling up the information panel (or in your your preferences) whether you have an account or not. Learn more in this Media Viewer Help page.

Please let us know if you have any questions or comments about Media Viewer. You are invited to share your feedback in this discussion on MediaWiki.org in any language, to help improve this feature. You are also welcome to take this quick survey in English, en français, o español.

We hope you enjoy Media Viewer. Many thanks to all the community members who helped make it possible. - Fabrice Florin (WMF) (talk) 21:54, 19 Jun. 2014 (UTC)

--This message was sent using MassMessage. Was there an error? Report it!

Ĉu ankoraŭ ekzistas aŭtomata rangaltigo?[redakti fonton]

Plej multaj reviziantoj ricevis tiun statuson disde administranto. Sed kelkaj estis aŭtomate rangaltigitaj. Se mi ĝuste komprenas, aŭtomata rangaltigo okazas al la redaktanto, kiu ekredaktis antaŭ pli ol 60 tagoj, faris pli ol 300 redaktojn en la artikola nomspaco kaj neniam estis forbarita. Mi plenumas ĉiujn tiujn kondiĉojn, sed aŭtomata rangaltigo ne okazas. Ne estas por mi problemo peti la statuson de revizianto (mi estas certa, ke oni donos ĝin al mi se mi petos), sed min interesas, kial tio ne okazis aŭtomate. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 02:06, 23 Jun. 2014 (UTC)

Kara Gamliel, mi fakte ne plu memoras, kial tio ne funkcias, se mi ne eraras, ni iam tion tiel decidis pro iaj problemoj (argumento estis, ke ni volis koncedi tiun rajton nur al homoj, kiuj regas ankaŭ la lingvon). Ĉiu-kaze mi interpretas vian supran kontribuon, tiel, ke vi deziras esti revizianto kaj mi konstatas, ke vi bone parolas la lingvon, do mi koncedis al vi tiujn rajtojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:02, 24 Jun. 2014 (UTC)
Kara Dietrich, mi opinias deŝalton de tiu funkcio pravigita  — ne pro lingvonivelo, sed ĉar tiu funkcio povis esti engrimpejo por misuzoj (iu malbonintenculo post aŭtomata rangaltiĝo aldonus spamaĵojn al multaj artikoloj). Necesas korekti koncernan helpopaĝon (cetere, tiu estas ne unusola malaktualiĝinta helpopaĝo de Vikipedio en Esperanto). Dankon pro la flago; ĉu ne necesas enskribi min en la tabelon? Gamliel Fiŝkin (diskuto) 22:33, 24 Jun. 2014 (UTC)

Bezonatas regulo pri Esperanto-komunumo[redakti fonton]

En la Vikipedio estas multaj artikoloj pri esperantistoj, Esperanto-asocioj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Esperanto-eldonaĵoj. Multaj tiaj artikoloj (eble, po multaj dekoj) estis forlasitaj en stato de ĝermeto kaj estas ne utilaj - ili ne donas komprenon pri la priskribata fenomeno: informo ne estas aktuala, sed estas multe da reklamo kaj neneŭtralaj asertoj, aldonitaj en 2000-aj jaroj. Jen kelkaj ekzemploj de forlasitaj artikoloj: 1, 2, 3, 4, 5. Rezulte mankas bona strukturo, rubopreniĝas Kategorio:Esperanto-movado kaj similaj; kompreno de la historio de Esperanto-movado legante Vikipedion fariĝas neebla. Mi dum la lastaj tagoj kunigis kelkajn artikolojn pri Esperanto-komunumo en Sovetunio kaj faris el tiaj ĝermoj kelkajn (ne bonajn, sed almenaŭ legeblajn) artikolojn: SEU, SEJM, SEJT, ASE; krome, mi skribis ĝeneraligan artikolon Esperanto en Sovetunio kun ligiloj al plej grava ekzistanta informo. Tamen plejparte la temo pri Esperanto-komunumo estas ne priatentata, sed plejparto de artikoloj pri la temo estas - laŭ Vikipediaj reguloj - forigenda (pro manko de fontoj, nepruvita valoro, nepligrandigata ĝermeco ktp.). Mi petas al la administrantoj montri aŭ krei regulon kun minimuma kriterio de aprobenda artikolo pri esperantistoj, renkontiĝoj, asocioj kaj eldonaĵoj, por ke poste eblu (sen perdo de informo) neniigi sensencajn ĝermojn per kunigo. --Dima41 (diskuto) 23:53, 12 Mar. 2014 (UTC)

Ankaŭ al mi ŝajnas, ke ni ofte donas tro da atento al la Esperanto-movado en niaj artikoloj. Miaopinie, Vikipedio estu enciklopedio en Esperanto, sed krom ke ĝi estas la uzata lingvo, ĝi ne ludu pli grandan rolon ol en iu alia Vikipedio aŭ alia enciklopedio; ĝi ne estu enciklopedio depri Esperanto. Mi subtenas forigon de artikoloj pri nemenciindaĵoj esperantujaj. Mi subtenas meti ĉi tion en klaran regulon, se ne jam estas tiel. darkweasel94 11:57, 19 Mar. 2014 (UTC)
Ekzistas klarigo pri menciindeco, pri ĝermoj kaj pri ĝermetoj (la lasta kontraŭas sin mem parte...). Problemo (laŭ mi) estas, ke tiuj regulojn kaj rekomendoj ne estas sekvataj. Mi subtenas pli firman klarigon / rekomendon / regulon pri menciindeco de esperantaĵoj. Tamen, se artikolo ne laŭas la esencajn principojn, ĝi ĝenerale riskas esti forigita. --KuboF (diskuto) 20:49, 19 Mar. 2014 (UTC)
Ĉar Esperanto-Vikipedio estas ankaŭ la enciklopedio pri Esperantujo fakte mi opinias, ke ĝenerale ĉiu Esperanto-klubo kaj la informoj pri la Esperanto-movado en ĉiu loko de la mondo ja rajtas aperi en la Esperanto-vikipedio, eĉ se ili en alia vikipedio ne havus signifon. Sed mi plene konsentas pri minimumaj kvalitaj kriterioj. Unufrazaĵoj, kies tuta enhavo estas "Esperanto-Societo Luno estas planeda Esperanto-Societo de la luno" laŭ mi ne tolereblas. Ankaŭ biografioj unufrazaj ne estas akcepteblaj! Sed tio validas por ĉiuj artikoloj ne nur por pri-esperantaj! Ni eble devas foje tre strikte diskuti denove la minimuajn kriterojn - kvankam jam ekzistas konkretaj reguloj. Kaj tiam ni devus efektive komenci forigi tiujn artikolojn, kiuj ne plenumigas tiujn miminumajn kondiĉojn. Laŭ mi ĝermo, por ke ĝi rajtu resti, devus konsisti el minimume 3 kompletaj frazoj, devus havi minimume 1 ligon al alia artikolo, devas esti enkategorigita kaj devas esti ligita de almenaŭ unu alia artikolo. Prefere ĝi krome havu bildon kaj eksterajn ligilojn kaj referencojn. Artikoloj, kiuj ne plenumigas tiun minimumajn kondiĉojn oni post admono forigu, eĉ surbaze de la risko, ke nia vikipedio tiel perdos 10'000 ĝermojn aŭ pli. - Mi proponas, ke ni tion iomete diskutu dum la venontaj tagoj kaj poste eble pretigu porponon pri proceduro, kiun ni voĉdonigu ĉi-tie. Cetere estus ebleco krei ŝablonon promeso pri plibonigo (Tia ŝablono estos subkribita de vikipediisto, kiu promesas ĝis certa dato ampleksigi tiun artikolon) - do se iu vikipediisto ensalutinta tiun ŝablonon metas al ĝermo, tiam ĝi ne estos forigita almenaŭ ĝis la indikita dato. Ĉiuj aliaj ĝermoj, kiuj do ne trovas savanton, estos post admono tiam forigitaj. Tiel mia propono. Amike salutas vin DidiWeidmann (diskuto) 19:57, 31 Maj. 2014 (UTC)

Mi proponis la kriteriojn sur aparta paĝo. --Dima41 (diskuto) 15:36, 4 Jun. 2014 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Alternativo por "Samseksa edz(in)eco"[redakti fonton]

Estas diskutata alternativo por titolo Samseksa edz(in)eco, kiu estas maleleganta pro la krampoj. Estas du ĉefaj proponoj: samseksedzeco kaj Samseksaj edzeco kaj edzineco. Bonvolu diskuti en Diskuto:Samseksa edz(in)eco#Gejedzeco. --KuboF (diskuto) 14:07, 2 Jun. 2014 (UTC)

Erariga piednoto 1[redakti fonton]

Benjamin Franklin. Frankleno ne troviĝas en PIV, enestas nur la antaŭnomo Benjameno. Ĉu forigi PIV-on?--Riŝo (diskuto) 04:40, 21 Jun. 2014 (UTC)

Jes, vi pravas. Mi forigas la mencion pri PIV el la piednoto. Dankon pro la atento. ThomasPusch (diskuto) 07:31, 25 Jun. 2014 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

kiel kunigi diskutpaĝojn?[redakti fonton]

Mi hazarde trovis la malnovan diskutopaĝon "Diskuto:-I-". Miaopinie, tio reestu ie alie eksemple kiel sekcio de "Diskuto:-i-". Tamen, mi ne rajtas kunigi la historiojn de kelkaj diskutopaĝoj. Kiel administranto povus trakti ilin?--Salatonbv (diskuto) 04:11, 20 Maj. 2014 (UTC)

Ĉar neniu povus respondi al ĉi tiu malfacila demando, mi ĵus ŝovis la diskuton per kopi-algluo. Bonvolu administranto almenaŭ forigi la diskuton Diskuto:-I- pro VP:Ĝ8.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 5 Jun. 2014 (UTC)
Tamen, laŭ Helpo:Arkivigi oni ne kopi-aklugui ion por eviti la malrespekton de GFDL. Se administranto rajtas alinomi, nome ŝanĝi Diskuto:-I- al "[[Diskuto:-i-#ŝovo el Diskuto:-I-]]", mi estus ĝoja ke malfaru mian redakton.--Salatonbv (diskuto) 07:48, 5 Jun. 2014 (UTC)
La "Diskuto:-I-" estas forigita kaj mia opinio pri ĝusteco estas en Helpo-Diskuto:Arkivigi. --KuboF (diskuto) 15:51, 5 Jun. 2014 (UTC)
Dankon! Dankon!--Salatonbv (diskuto) 19:37, 5 Jun. 2014 (UTC)

Saluton. Mi lastatempe klopodas kontribui al plialtigo de tiuj artikoloj. Mi trafis stranĝajon. Nome ĉe [[Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB]] inter milo da gravaj artikoloj videblas fuŝa artikolo Uzanto:Kjono/Meksiko, spite la ekziston de artikoloj Meksiko kaj Meksikurbo en la koncerna loko de tiu listo. Krome temas pri artikolpruvo farita de anonimulo kiu faris nur tion en Vikipedio dum unu tago fine de 2012 kaj ekde tiam oni faris neniom ĉe la artikolo. Eble estos facile forigi ĝin el la listo. Sed la demando estas ĉu same estas eble aliaj entrudaj fuŝartikoloj tie.--kani (diskuto) 22:05, 28 Maj. 2014 (UTC)

Mi kaŝis la ŝablonon {{Havenda artikolo}} en artikolo Uzanto:Kjono/Meksiko. --Dominik (diskuto) 13:38, 29 Maj. 2014 (UTC)
La nombro de la artikoloj en la tri kategorioj restas sama kvankam mi altigis kelkajn al pli supra kategorio.--kani (diskuto) 14:38, 14 Jun. 2014 (UTC)

Io fuŝas ĉe tiu ŝablono: Ĝi aŭtomate kreas unuan paragrafon de artikolo, kiu ofte fuŝas kaj limigas eblecojn pri aldonaj informoj. Ekemple en la ĵus verkita de mi Nikolaj Leonov mi ne povus tiele aldoni informojn pri lia muzika kaj socia agado. Ĉu iu povos korekti tion?--RG72 (diskuto) 13:59, 1 Jun. 2014 (UTC)

Per la parametro SenKomenco eblas malaperigi la aŭtomate aldonatan tekston de la informkesto. Mi ĵus aranĝis tion. Krome mi ŝanĝis la manieron aranĝi la intervikiojn en la artikolo Nikolaj Leonov al la nova maniero, kiu funkcias jam pli ol jaron! Vidu VP:VD. --Tlustulimu (diskuto) 14:18, 1 Jun. 2014 (UTC)
Dankegon!--RG72 (diskuto) 15:08, 1 Jun. 2014 (UTC)

Problemo pri renovigo de la pasvorto[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Antaŭ nelonga tempo mi ŝanĝis mian pasvorton al vikipedio, sed jam ne plu sukcesas rememori ĝin. La pasvort-renoviga funkcio ne helpas (mi provis kelkfoje ene de kelkaj lastaj tagoj, menciante jen mian uzanto-nomon, jen mian retpoŝtan adreson, jen ambaŭ, sed neniu teĥnika mesaĝo venas al mi). Ĉu iu povas konsili iun taŭgan rimedon? Mi estas Uzanto:Mevo. Antaŭdankon!

Mi ne certas se ĝi funkcius, sed ĉu vi provis ne nur esperantan [1] sed ankaŭ alilingvajn restarigojn ekz [2]?--Salatonbv (diskuto) 01:01, 12 Jun. 2014 (UTC)
Miaj kontoj en diverslingvaj vikipedioj ne estis unuigitaj; do mi dubas, ke tio helpos.
Pardonon sed mi, ordinara uzanto, ne estus helpema, se tio ne funkcius: ensaluti en la rusa vikipedio, kie ŝajnas esti via ĉefa konto (laŭ viaj "ĝeneralaj kontribuoj") kaj unuigi viajn kontojn sekvante m:Help:Unified_login/ru#Как объединить свои учётные записи? (Esperanto ne estas preta).--Salatonbv (diskuto) 06:01, 12 Jun. 2014 (UTC)
Mevo pravas, liaj kontoj ne estas unuigitaj. Mevo, tio ne povas funkcii, ĉar vi aŭ ne donis retpoŝtadreson en via profilo, aŭ ne konfirmis ĝin: ne funkcias sendi retpoŝton al vi per Specialaĵo:Retpoŝti uzanton/Mevo, oni ricevas la mesaĝon, ke vi ne donis validan retpoŝtan adreson. Do estas neniu adreso, al kiu eblus sendi tiujn informojn. Se vi ne memoras la pasvorton, mi bedaŭras, ke via sola realisma eblo estas krei novan konton. darkweasel94 07:09, 12 Jun. 2014 (UTC)
Strange, mi preskaŭ certas, ke mi ja menciis mian retpoŝtan adreson... Ho ve, nu, se mi ne sukcesos ene de kelkaj tagoj provmetode travi la ĝustan pasvorton, mi ja simple aranĝos novan konton.
Eblas, ke vi ja donis vian retpoŝtan adreson, sed kiam alvenis mesaĝo al tiu adreso kun peto konfirmi, ke ĝi estas via adreso, vi ne alklakis la ligilon en ĝi – tio estas kvazaŭ vi tute ne donintus ĝin. Aŭ eble vi ĝin donis nur en alia projekto (ekz. la ruslingva Vikipedio?), sed ne tie ĉi. darkweasel94 17:38, 12 Jun. 2014 (UTC)
Dankon al ĉiuj pro la helpemo. Mi finfine sukcesis rememori la ĝustan pasvorton, do nun ĉio estas en ordo. Jes, mi vere ial ne konfirmis mian retadreson en la E-ta vikipedio. Mevo (diskuto) 19:12, 12 Jun. 2014 (UTC)

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Mi antaŭe metis alilingvajn ligilojn kaj por miaj novaj artikoloj kaj por multaj de aliaj vikipediistoj el Novaj paĝoj kiuj restis sen tio, ĉar ŝajne multaj vikipediistoj ne kapablis fari tion. Nun estas mi kiu jam ankaŭ ne kapablas. Mi faris tion ĉu el la esperanta artikolo ĉu el la koresponda alilingva: nun ne eblas. Ĉu iu povas helpi? Krome el du tri tagoj certe restis neligitaj artikoloj multe pli ol antaŭe, kiaj ekzemple Plinio Apuleyo Mendoza kun samnoma artikolo ekzemple en la hispana versio, Vanitas vanitatum et omnia vanitas kun samnoma artikolo ekzemple en la itala versio, Dezső Halász kun samnoma artikolo ekzemple en la hungara versio, Macondo kun samnoma artikolo ekzemple en la hispana versio, Mikrokosmo kun artikolo ekzemple en la hispana versio, Neniu por skribi al la kolonelo kun artikolo ekzemple en la hispana versio ktp.--kani (diskuto) 14:51, 14 Jun. 2014 (UTC)

Jam hieraŭ mi ne povis redakti la lingvajn ligilojn. Tutcerte eraras la Vp-a programo. Tamen estas diferenco, ĉar hieraŭ eĉ la lingva kodo ne estis akceptita, hodiaŭ jam la titolo ne estas akceptita.--Crosstor (diskuto) 16:23, 14 Jun. 2014 (UTC)
Pli precize ekde la esperanta artikolo aperas post la meto de la koncerna lingvo Okazis netendita eraro Detaloj Either provide the item "ids" or pairs of "sites" and "titles" for corresponding pages. Tio estas absolute nekomprenebla de mi, kvankam mi iom regetas la anglan. Tamen poste mi klopodis anstataŭ glui la titolon, tajpi ĝin, aperis ĉio kaj mi sukcesis ĉe Vanitas vanitatum et omnia vanitas kaj ĉe la aliaj menciitaj artikoloj. Stultas tiuj maŝinoj! Do, ŝajna solvo estas tajpi anstataŭ glui.--kani (diskuto) 22:00, 14 Jun. 2014 (UTC)

Markitaj versioj[redakti fonton]

Por ke pri tio eksciu ankaŭ la atentantoj de tiu ĉi paĝo: Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Markitaj_versioj (demando parte administra, parte teĥnika). darkweasel94 21:19, 19 Jun. 2014 (UTC)

angla titolo de esperanta artikolo?[redakti fonton]

Saluton. Mi estas relative nelerta vikipediisto kiu surpriziĝis trovi artikolon en Vikipedio kun angla titolo ("The Association for Mormon Letters"). Ĉu iu povus aŭ klarigi kiel "movi" la artikolon al nova titolo aŭ mem fari tion? Dankon! —La komenton aldonis, sen subskribo, Bcsanders001 (diskuto • kontribuoj)

Ekzistas nek The Association for Mormon Letters nek "The Association for Mormon Letters". Mi ne scias, kion vi trovis. Sed ĝenerale vidu Helpo:Alinomigi paĝon. darkweasel94 08:36, 25 Jun. 2014 (UTC)
Temas pri: Association for Mormon Letters - alilingvaj nomoj de Asocioj ne aparte ŝokas min en enciklopedio, ĉefe kiam ne ekzistas oficiala traduko. --Dominik (diskuto) 09:51, 25 Jun. 2014 (UTC)
Sed ĉu ekzistas ĝenerala interkonsento pri tio, ĉu titoloj de Vikipediaj artikoloj estu esperantigitaj au ne? --Bcsanders001 (diskuto) 17:01, 26 Jun. 2014 (UTC)
En la angla artikolo estas citaĵoj kiujn oni povus movi al la esperanta artikolo, tial mi pensas ke ĝi ne estas originala esplorado. --Bcsanders001 (diskuto) 17:01, 26 Jun. 2014 (UTC)
@Bcsanders001: Kiun rilaton havas citaĵo en la angla artikolo al la ĉitiea problemo kun la artikola titolo? Mi pensas, ke neniun. --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 26 Jun. 2014 (UTC)
Sed en la angla artikolo ne estas teksto "Asocio por Mormona Literaturo", vere? Mi pensas ke esperanta titolo bezonas esperantan referencon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:35, 26 Jun. 2014 (UTC)
@Tlustulimu kaj Marek Mazurkiewicz:: Dankon pro viaj respondoj kaj pro via pacienco kun novico! Do, ĉu la interkonsento estas, ke oni ne traduku titolojn esperanten, se oni ne havas esperantlingvajn citaĵojn, eĉ se oni jam tradukis la reston de la artikolo? Ĉu oni devas trovi citaĵojn tiritajn de esperantlingvaj fontoj, en kiuj troviĝas la esperanta esprimo "Asocio por Mormona Literaturo" antaŭ ol oni uzu tiun vortgrupon en la titolo? --Bcsanders001 (diskuto) 00:46, 27 Jun. 2014 (UTC)
@Bcsanders001: mi pensas ke jes, citaĵoj estas necesa. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:03, 30 Jun. 2014 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Mi petas iun, kiu povas distingi nomon Gotardo kaj sanktulon Gotardo, ĉar nun ne estas diferenco inter ili. Precipe germanoj konas tiun temon, mankas artikolo pri la sanktulo.--Crosstor (diskuto) 06:11, 4 Jun. 2014 (UTC)

Mi iomete poluris. Ĉu ĝi estus pli bona? Se "Sankta Gotardo" estus plitaŭga titolo (d:Q255351), oni devus peti al administranto la teĥnikan forigon.--Salatonbv (diskuto) 10:05, 4 Jun. 2014 (UTC)
Germanoj devas tie opinii, ja la sanktulo estas la ilia.--Crosstor (diskuto) 11:15, 4 Jun. 2014 (UTC)
Kion faru administranto, se du apartaj apartiguloj estas pli taŭgaj ol nur unu? Krome ekzistas ja du malsamaj datumoj ĉe Vikidatumoj. La dua certe povas havi la titolon Sankta Gotardo. Ĉu ne? Por meti ligilojn inter ambaŭ ne necesas administra helpo. --Tlustulimu (diskuto) 11:40, 4 Jun. 2014 (UTC)
Ĝuste! Eble estas problemo, ke alidrektilo alidirektas kaj tiel malplifaciligas redaktadon. Tamen post alidirektigo tuj sub titolo aperas ligilo al la alidirekta paĝo - klakante ĝin oni ne plu estas alidirektita kaj povas kutime redakti ĝin. --KuboF (diskuto) 13:31, 4 Jun. 2014 (UTC)