Uzanto:Dima41/Nomoj por administraj kaj municipaj unuoj de Moskva regiono kaj Centra Rusio
En Esperanto-Vikipedio mankas ĝusta regulo pri ĉiuj nomoj de geografiaj teritorioj kaj objektoj en Centra Rusio.
Mi proponis kaj uzas por geografiaj objektoj jenajn vortojn:
ruse | en Esperanto | Ekzemploj |
---|---|---|
область | provinco; por nomigo uzatas adjektivo kun aldono de "provinco" | Moskva provinco, Niĵnij-Novgoroda provinco |
город | urbo | Moskvo |
деревня, село | vilaĝo | |
населённый пункт | loĝloko | |
район города | distrikto de urbo; por nomigo uzatas laŭlitera traduko el rusa lingvo | Gagarinskij (distrikto de Moskvo) |
округ Москвы | (administra) arondismento de Moskvo; por nomigo uzatas laŭsenca traduko | videblas en Kategorio:Arondismentoj de Moskvo |
район области | distrikto de provinco; por nomigo uzatas nomo de la administra centro kun aldonita antaŭe vorto "distrikto" | Distrikto Solneĉnogorsk (Moskva provinco), Distrikto Betlica (Kaluga provinco) |
городской округ | urboteritorio, iam "urba municipo"; por nomigo uzatas nomoj de la administra centro kun aldonitaj antaŭe vortoj "urboteritorio" | Urboteritorio Kaluga en Kaluga provinco, urboteritorio Balaŝiĥa (Kategorio:Balaŝiĥa) |
Krome ĉiu geografia teritorio povas esti nomata regiono.