Uzanto:EsperantoNica/provejo/Testo3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Poezia Festivalo de Granada estas kultur-riĉa evento dediĉita al poezio. Tiu evento okazas ĉiujare meze de februaro en la urbo Granada, Nikaragvo ekde 2005, en la evento partoprenas dekoj da famkonataj poetoj el la tuta mondo.

La Festivalo disvolviĝas en pluraj lokoj de la urbo, en parkoj, publikaj placoj, antaŭ preĝejoj, en la malnova stacidomo kaj ĉe la bordo de la Granda Lago de Nikaragvo.

La Festivalo: Renkontiĝo kun la muziko kaj danco[redakti | redakti fonton]

La nokta legado de poezio finiĝas per koncertoj kaj dancaj spektakloj, per festoj kaj varmaj renkontiĝoj. La Festivalo enhavas ankaŭ en sia agendo legaĵojn de amatoraj poetoj ĉe malferma mikrofono, literaturajn atelierojn por junaj poetoj kaj verkistoj, diskut-rondojn, belartajn ekspoziciojn, feriojn de libroj kaj manfaritaĵojn, kaj aliajn kulturajn agadojn.

La Festivalo: Siaj spuroj en la urbo[redakti | redakti fonton]

Ekde sia komenco, la Festivalo celis kontribui al la beligo de la urbo Granada. Kunlabore kun la urba registaro, oni nomis unu el la ĉefaj parkoj per la nomo "Parko de la Poezio". Ĉiujare, en tiu parko kaj kadre de la Festivalo, oni ekmontras novajn skulptaĵojn dediĉitajn al la plej elstaraj nikaragvaj poetoj. La juna aŭstra skulptisto, Johannes Kranz, estis la aŭtoro de serio da originalaj omaĝ-reprezentoj al tiuj poetoj omaĝitaj en la Festivaloj.

Pasintaj Festivaloj[redakti | redakti fonton]

  • I Internacia Poezia Festivalo de Granada 2005 Omaĝe al Joaquín Pasos kaj al la okdek jariĝo de Ernesto Cardenal. Partoprenis 80 poetojn el pli ol 30 landoj, inkluzive de Nikaragvo.
  • II Internacia Poezia Festivalo de Granada 2006 Omaĝe al José Coronel Urtecho, kaj memore al la 150-a datreveno de la fajro de Granada. Partoprenis 90 poetojn el 33 landoj.
  • III Internacia Poezia Festivalo de Granada 2007 Omaĝe al Pablo Antonio Cuadra, salutante la centjariĝo de la poeto Manolo Cuadra kaj la okdek jariĝo de la poeto Fernando Silva. Partoprenis 100 poetojn el 45 landoj.
  • IV Internacia Poezia Festivalo de Granada 2008 Omaĝe al Salomón de la Selva. Partoprenis 100 poetojn el 48 landoj.
  • V Internacia Poezia Festivalo de Granada 2009 Omaĝe al Alfonso Cortés. Partoprenis 150 poetojn el 50 landoj de la mondo.
  • VI Internacia Poezia Festivalo de Granada 2010 Omaĝe al Azarías H. Pallais. Partoprenis 110 poetojn el 70 landoj de la mondo.
  • VII Internacia Poezia Festivalo de Granada 2011 Omaĝe al Claribel Alegría. Partoprenis 127 poetojn el 48 landoj de la mondo.
  • VIII Internacia Poezia Festivalo de Granada 2012 Omaĝe al Carlos Martínez Rivas kaj salutante la centa datreveno de la naskiĝo de la poeto Pablo Antonio Cuadra.
  • IX Internacia Poezia Festivalo de Granada 2013 Omaĝe al Ernesto Cardenal.
  • X Internacia Poezia Festivalo de Granada 2014 Omaĝe al la elstara poeto Rubén Darío Princo de la Hispanaj Literoj kaj memore al la centa datreveno de la naskiĝo de la poeto Joaquín Pasos.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]