Volsung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Völsung)
Volsung
nord-ĝermana mitologia personaĵo
Informoj
Sekso vira
Infanoj Sigismondo
vdr

En la nordia mitologio, VolsungVölsung (malnovnordlande Vǫlsungr) estis vikinga militisto de la Epoko de Vendel (5-a jarcento), filo de la militestro Rerir kaj la unua referencito de la dinastio Vǫlsungar,[1]​ kiu suferos tragedion inkludita ĉe unu el la plej grandaj herooj de legendo, Sigurð. Lia historio kaj tiu de lia klano estis registrita por la unua fojo en mezepoka Islando kaj ĝi estas unuaranga fonto en la eposo La Kanto de la Nibelungoj (Nibelungenlied).

En Islando, la historioj de Völsung suplementiĝas kun la folkloro propra de Skandinavio, inklude Helgi Hundingsbane, kiu estas protagonisto de alia paralela tradicio pri la klano Ylfing, kaj kompletigas materialon de eposoj de la Poezia Edda kaj de la Völsunga sagao, el kiuj ambaŭ konservas materialon devenan el poemoj nuntempe perditaj.

Laŭ la Völsunga sagao, Völsung mortis pro embusko de la reĝo de la gaŭtoj Siggeir kaj estis venĝita de la laste vivanta filo, Sigmund, kaj lia filino Signý, kiu estis edzino de Siggeir.[2] Völsung aperas ankaŭ kiel Wæls en la eposo Beowulf: dana bardo de la kortego de Hroðgar kantas pri li kaj lia filo Sigemund.

Volsung estis filo de Rerir kiu venĝis la murdon de sia patro Sigi, murdita de siaj bofratoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vartdalsoga, Buset, Johannes, 1889-1961, (Vartdal: Utgitt av Vartdal bygeboknemnd, 1964-1985, 1999), FHL INTL Book 948.35/V4 D2b., pp. 87-91, 96-99, 103.
  2. Velasco, Manuel (2008) Breve Historia de los Vikingos, ISBN 84-9763-198-6 p. 36-41