Vaĥtang la 1-a Gorgasali
Vaĥtang la 1-a de Iberio (kartvele : oვახტანგ I გორგასალი) aŭ Sankta Vaĥtang Gorgasali (440 - 502 aŭ 522 ?) estas unu el la reĝoj de Iberio (Kaŭkazio). Lia regno estas konsiderata kiel la eniro de la historio de Kartvelio en la Mezepokon. Li estas konsiderata sanktulo en la Kartvela Eklezio. Li estas kultata la 30-an de novembro.
Laŭ la legendo, li fondis la urbonTbiliso, hodiaŭ ĉefurbo de Kartvelio, sur la loko kie troviĝis termaj akvoj, ĉ. 480 (Tbili signifas « varma » en la kartvela). Li forpasis en 502 aŭ en 522.