Vakaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de prefektujo Vakaga en Centr-Afrika Respubliko
Situo de prefektujo Vakaga en Centr-Afrika Respubliko
La plejparto de Birao, ĉefurbo de Vakaga, estis bruligita en 2007 dum batalado de la CAR-a enlanda milito

Vakaga estas la plej norda el la 14 prefektujoj de Centr-Afrika Respubliko. Ĝi havas limojn kun Sudano kaj Ĉado. La ĉefurbo de Vakaga estas Birao.

Vakaga havas popolnombron de 37.595 (laŭ censo de 2003) kaj kovras areon de 46.500 km². La tre maldensa loĝantaro (po malpli ol 1 homo/km²) estas parte, ĉar kaptis multajn Vakaganojn sklavkomercistoj el Sudano dum la lasta duono de la 19-a jarcento.

En lastaj jaroj, prefektujo Vakaga suferis pro la multaj bataloj de la CAR-a enlanda milito de 2004 ĝis 2007. Ĉefurbo Birao estis preskaŭ tute detruita per brulado dum tiu ĉi milito. Ŝablono:Ĝermo-geografio