Vaksa tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulino kun vakstabula libro kaj grifelo (Herculaneum, ĉ. 50)
Reprodukto de romia vaksa tabulo kun tri grifeloj.
Malnovgreka figurigo de homo kun vaksa tabulo (Duris, ~ 500 a.K.)

La vaksa tabulo (lat.: tabula cerata) estas skribotabuleto plej ofte el ligno, kiu estas kovrita unu- aŭ duflanke el vakso.

Ĝi estis uzata de la antikvo ĝis en la mezepoko, en kelkaj regionoj eĉ ĝis komenco de la 20-a jarcento. La skribado okazis per grifelo en la vaksan surfacon. Oni glatigis la paĝon per vaksa glatigilo. Oni povis kunligi plurajn vaksajn tabulojn per simplaj ledaj rimenoj (malofte metalaj ŝarniroj) al vakstabula libro (kodekso). Oni nomas la dupartan vakstabulan libron diptiĥono, la tripartan triptiĥono, kvarpartan politiĥono. Tiuj nomumoj estas uzataj por kodeksoj el nevaksaj tabuloj.

Historio

Antikvo

La vaksajn tabulojn uzis jam la grekoj, romianoj, etruskoj. La plej frua mencio de la vakstabula diptiĥono okazis en la 5-a jc. a.K. ĉe la greka historiisto Herodoto. Jam Homero skribas en Iliado (8./7. jc.. a.K.) pri transigo de la sciigo per diptiĥono, sed li ne mencias materialon de la skriba surfaco.

Oni uzis la vaksajn tabulojn en la antikvo pri surskribo de ĉiutipaj aferoj: notoj, fakturoj, mastrumaj aferoj. Oni ofte sigelis la vakstabulajn librojn kaj tiel ili servis kiel leteroj, kiujn la ricevinto deviŝis kaj respondis sur la sama vaksa surfaco. Oni trovis multajn originalajn vaksajn tabulojn, precipe el urboj, kiujn kovris erupcio de Vezuvo en 79 p.K. Oni trovis en Pompeji 153 vaksajn tabulojn kun emastrumaj surskriboj de bankisto Lucius Caecilius Iucundus. En Murecine, oni elfosis vaksajn tabulojn de alia bankista familio. Pluaj vaksaj tabuloj respegulas romian juron aŭ entenas literaturajn tekstojn.

En la malnova anktikvo aperis diptiĥonaj kovriloj el eburo kun artaj figuroj, bildoj. Ili servis kiel kostaj donacoj.

Mezepoko

Oni uzis vaksajn tabulojn en la mezepoko (tie: Diptycha ecclesiastica), por gvidi nomliston pri vivantoj kaj mortintoj, por kiuj oni preĝis aŭ memoris.

Oni uzis ankaŭ vakstabulajn librojn (ofte kun ronda supra parto), menciita estis ekz. en la Codex Manesse.

Vakso

Tipa konsisto de vaksa miksaĵo estis


Vidu ankaŭ