Valo de la Falintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valo de la Falintoj.
Benediktana abatejo.
La centra navo.
Dosiero:Mosaico del Valle de los Caídos.jpg
Mozaiko de la kupolo de la Baziliko.
Dosiero:Jesucristo de Beovides.jpg
Jesuo de Beovides, sur kruco de junipera ligno. Situa super la ĉefaltaro.

La Valo de la Falintoj (hispane: Valle de los Caídos) estas funebra monumento, abatejo kaj baziliko kiu situas en la valo Cuelgamuros inter la urbetoj San Lorenzo de El Escorial kaj Guadarrama (Madrida Regiono, Hispanio). Ĝi estis konstruita de 1940 ĝis 1958 grandparte fare de malliberaj laboristoj, post la fino de la Hispana Enlanda Milito, por la origina celo, laŭ la fonda dekreto, rememorigi la mortintojn de la "naciisma" tendaro.[1] Estas enterigitaj tie la restaĵoj de 33.872 luktantoj en la milito apartenintaj al ambaŭ partioj, ĉar finfine la faŝismaj tiamaj aŭtoritatoj ne trovis tiom da familioj de naciismaj falintoj kiuj akceptu translokigon de ties restaĵoj al la monumento kaj tiele la aŭtoritatoj devis transporti la necelitajn restaĵojn de "maldekstruloj" mortigitaj de ili mem. Krome troviĝas la tomboj de la diktatoro Francisco Franco kaj de José Antonio Primo de Rivera, fondinto de Hispana Falango.

Ĉefaj elementoj

Baziliko

La baziliko estas katolika preĝejo borita interne de monto. Ĝi mezuras 262 metrojn kaj estas dividita en kvar partojn. Elstaras la bronza enirpordo, la kopioj de flandraj tapiŝoj de la 16a jarcento, la ĉefanĝeloj, la krado, la kapeloj, korusejo, ligna kruco sur la altaro kaj la kupolo. La ĉefa altaro estas peco el polurita granito. Ĝi havas 2 forĝitajn reliefojn pri la enterigo de Kristo kaj la Lasta Vespermanĝo. Malantaŭ tio troviĝas la tomboj de Francisco Franco kaj José Antonio Primo de Rivera. Estas 2 kapeloj kiuj konservas la plejmulton de la restaĵoj de la batalintoj.

La ĉefa pordo al la baziliko situas sub granda arko kaj supre estas skulptaĵo reprezentanta la Virgulinon Maria tenanta la korpon de sia filo Jesuo. Ambaŭflanke de la ĉefa arko estas arkaroj. Antaŭ tiuj elementoj troviĝas esplanado aŭ placego.

Abatejo

La abatejo de Sankta Kruco de la Valo de la Falintoj estas monaĥejo regata de Benediktanoj kaj situas antaŭ la posta flanko de la monto. Tie ekzistas konata infana koruso kaj malgranda lernejo por tiuj infanoj, kiuj ankaŭ lernas ludi muzikilon. La monaĥoj havas ankaŭ gastejon malfermitan al la publiko.

Kruco

La plej okulfrapa monumento de la Valo estas kruco 150 metrojn alta sur la supro de la monto. La bazo konsistas el du partoj: sube estas skulptaĵoj de la kvar evangeliistoj kaj supre pri la kvar kardinalaj virtoj.

Konstruado

Ĝi estis planita kiel memorejo al la venko de la faŝisma reĝimo de Francisco Franco super la kontraŭaj partioj maldekstraj, respublikaj, regionaj ktp. La faraona monumenteco rememoras la similan grandmonumentecon de la arkitekturo ŝatata de aliaj faŝismaj diktatoroj kiaj Adolf Hitler kaj Benito Mussolini. Ne gravis ke dum el ekkonstruo Hispanio suferis malsategon, sendugecon kaj aliaj teruraj problemoj. La memadoro de la diktatoro ĉiukaze decidis tiun konstruon.

Morto de laboristoj

Dum la konstruado multaj laboristoj mortis pro la malhumanaj laborkondiĉoj: oni boris la monton granitan, oni uzis eksplodaĵojn kaj ĉefe oni devigis perforte la nefortajn laboristojn kiel puno pro supozata malbona politika konduto.

Polemikoj

Signifo de la monumento

Dum la jardekoj de la frankisma epoko tiu monumento estis uzata kiel pilgrimejo ne nur pro religiaj kialoj, sed ĉefe pro politikaj kialoj ligataj al la plej ekstremdekstraj sektoroj kiuj depostulas la principojn de la frankisma reĝimo. Ĉefe dum la epoko de la transiro al la demokratio (1970-aj jaroj) tie kunvenis la plej militismaj kaj maltoleremaj sektoroj de la pasinta frankismo. Pro tio la postaj registaroj (de la PSOE) studis la manieron fermi la monumenton almenaŭ al politika usado faŝisma, spite la ankoraŭa uzado fare de dekstremaj organizoj.

Pli radikala solvo estus la eksplodigo de la monumento kiel simbolo de amasmortiga reĝimo. Tion postulas kelkaj maldekstraj organizoj.

Notoj

  1. Fonda dekreto de la Valo de la Falintoj (hispane)