Vanadia redoksa akumulatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vanadia redoksa akumulatoro estas reŝarĝebla tipo de fluakumulatoro. Ĉar ĝi laboras per vanadia redoksa paro je duonĉelo, la problemo de reciproka malpurigo pro difusiaj efikoj tra la membrano malebliĝas. Kvankam la uzon de la vanadiaj redoksaj paroj en fluakumulatoroj proponis jam en 1978 fare de Pissoort, NASA-kunlaboristino, Pellegri kaj Spaziante, la evoluigo por la komerca kaj la sukcesa demonstrado de la principo okazis nur en la 1980-aj jaroj en la University of New South Wales fare de Maria Skyllas-Kazacos kaj ŝiaj kunlaboristinoj. La vanadia redoksa akumulatoro en sia nuna formo (kun sulfuracidaj-elektrolitoj) estis patentigita en 1986 fare de University of New South Wales en Aŭstralio.

La vanadia redoksa akumulatoro eluzas la karakterizaĵon de vanadio, kiu povas aperi en solvaĵo en kvar diversaj oksidiĝaj ŝtupoj, tiel necesas nur unu elektroaktiva elemento - anstataŭ du - por la akumulatoro.

La ĉefa avantaĝo de la vanadia redoksa akumulatoro estas, ke ĝi ofertas preskaŭ nelimigitan kapaciton, ĉar oni povas pligrandigi tion per aldono kun pli grandaj ujoj. La akumulatoro povas dum longa tempo esti komplete malŝarĝita, sen apero de la memor-efiko. Ĝi povas esti rapide reŝarĝebla per ŝanĝo de elektrolito, se ne ekzistas momente kurentofonto pro ŝarĝi ĝin. Eĉ la intenca miksado kun elektrolito de aliaj duonĉeloj ne kaŭzas ian ajn daŭran damaĝon.

La ĉefa malavantaĝo de la vanadia redoksa akumulatoro estas la malbona proporcio inter la volumeno kaj la energioreezrvado kaj tio komparante a la tradicia akumulatora kompleksa sistemo.