Varma Elisabet Thilander

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-T

Varma Elisabet THILANDER nask. Järvenpää Varma Elisabet, la 1-an de Majo 1899 en Illo, Finnlando. Masaĝistino kaj manlaboristino. Post blindiĝo ŝi poste rericevis ioman vidpovon. Verkis originalajn E-poemojn kaj tradukaĵojn; premiita de la Floraj Ludoj. Enmigris al Svedujo por lerni blindulpresejan laboron kaj edziniĝis en 1928 je Harald Thilander, en kies brajla presejo ŝi laboris ĝis la 1970-aj jaroj. Mortis en 1986.

Verkoj

  • Ĉe la lulilo (drameto, 1934)