Vatnajökull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri glaĉero. Por informoj pri nacia parko, vidu la artikolon Vatnajökull (nacia parko).
Vatnajökull
Vatnajökull
Vatnajökul el la aviadilo
Vatnajökul el la aviadilo
glaciĉapo
Geografia situo 64° 24′ N, 16° 48′ U (mapo)64.4-16.8Koordinatoj: 64° 24′ N, 16° 48′ U (mapo)
Vatnajökull (Islando)
Vatnajökull (Islando)
DEC
Vatnajökull
Vatnajökull
Map
Vatnajökull
Longeco 100 km
Larĝeco 80 km
Areo 8 100 km²
Glacikvanto 3 500 km³
Jara retiriĝo/kresko XXX
Kategorio:Glaĉeroj en Eŭropo
vdr

Vatnajökull estas la plej granda glaĉero de Eŭropo. Ĝi situas en sudoriento de Islando. Sude de la glaĉero trovigas la vulkano Hvannadalshnúkur, kiu estas kun 2 110 msm la plej alta pinto de Islando. Sub la glaĉeroj troviĝas diversaj aliaj aktivaj vulkanoj. Lasta erupcio okazis la 1-an de novembro 2004.

Ĝi dikas averaĝe 4–500 m, kelkloke eĉ 1000 m.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En Islanda lingvo ĝia nomo signifas Glaĉero de la akvoj: Vatna = akvo, jökull = glaĉero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj glaĉeroj de Islando Vatnajökull estiĝis nur antaŭ proksimume 2500 jaroj.

Dum la 9-a jarcento, kiam Islando estis koloniata, ĝi estis multe pli malgranda ol hodiaŭ. Monto Esjufjöll estis tiam ekstere de la glaĉiero, kaj situas en ĝia mezo hodiaŭ.

Dum la tiel nomata Eta Glaciepoko de la 15-a ĝis la 20-a jarcentoj la glaĉero multe kreskis. Lastatempe oni pro la tutmonda varmiĝo observas kiel ĉe la plej multaj glaĉeroj sur la tero enorman malkreskon de la glaciamaso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]