Vaux-le-Vicomte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alidirektilo
La kastelo Vaux-le-Vicomte.

La kastelo de Vaux-le-Vicomte estas barokstila kastelo de la 17-a jarcento (1658-1661), lokita apud la franca komunumo Maincy, en la departemento Seine-et-Marne. Ĝi estis konstruita por la ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, Nicolas Fouquet. Tiu ĉi alvokis la plej bonajn artistojn de tiu epoko por starigi tiun belegan palacon : la arkitekto Louis Le Vau, la pentristo Charles Le Brun kaj la dekoracisto André Le Nôtre.

Ludoviko la 14-a ĵaluzis pri la sukceso de la konstruado, kaj pri la grandaj festoj, kiujn Fouquet organizis tie. La reĝo do arestigis Fouquet pro falsaj akuzoj, kaj pliposte uzis la samajn artistojn por starigi la kastelon de Versailles.

Oni kutime rigardas Vaux-le-Vicomte kiel pli intima aŭ senceremonia ol Versailles.

Vidu ankaŭ