Ventoparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serio da ventocentraloj en Danio

La ventocentralo estas tia centralo, kiu produktas kurenton helpe de vento. Ĝi iomete similas al ventomuelejo. La plej ĉefa avanatĝo estas ke ĝi profitsas energifonton neelĉerpebla (vento) kontraste kun la tradiciaj energifontoj (karbo, nafto ktp) kiuj krom la problemoj pri poluo iam elĉerpus.

La ventocentralo (averaĝe 120 m-ojn alta) funkcias ĝenerale sur la kampo, sed kelkaj funkcias ankaŭ sur la maro. Ili funkcias ekde fine de la 20-a jarcento. La tie produktita energio estas medioamika. Oni profitas ilin tie, kie laŭeble longe ventas. La ventocentralo ĉiam aŭtomate sekvas direkton de la vento. Malofte sur pinto de la centralo ankaŭ elvidejo troviĝas.

Oni markas ofte du malavantaĝojn en ties rilato kun la medio. Unuflanke, se estas homaj setlejoj proksime, la konstantega bruo povas ĝeni kaj kaŭzi mensajn malsanojn. Duaflanke la rapida frapo de la helicalo povas (kaj fakte ofte okazas) vundi aŭ mortigi birdojn, kio kaze de endanĝeritaj specioj (migrantaj birdoj) aŭ de grandaj specioj povas rezulti katastrofa.