Venuso ĉe sia spegulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venuso ĉe ŝia spegulo
Alklaku la bildon por pligrandigi ĝin.
Diego Velázquez, 1647-55
Oleo sur tolo
122 x 177 cm
National Gallery (Londono)

Venuso ĉe ŝia spegulo (hispane Venus del espejo) estas pentraĵo plenumita inter la jaroj 1647 kaj 1651 de la hispana artisto Diego Velazquez, elstara pentristo de la hispana ora epoko. La verko estis verŝajne pentrita okaze de vojaĝo de la artisto al Italio, kaj bildigas la diinon Venuson laŭ erotika maniero. Ŝi kuŝas ĉe lito kaj rigardas spegulon tenitan de la dio de voluptema amo, Kupido.

Multe oni spekulacias pri la etoso kion Velázquez trafis en Italio kaj kial tiu libera kaj voluptema etoso tute malkongruis kun la perforte konservativa hispanaj Kortego kaj alta socitavolaro, kiuj tute malakceptus publikajn ekspoziciadojn de tiaj pentraĵoj.