Verda koro de Germanujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda koro kiel motivo sur poŝtmarko germana de 1994, pledanta por la protektado de la medio.

La frapfraza kromnomo Verda koro de Germanujo (germane: Das grüne Herz Deutschlands) aldoniĝis al Turingio post la fondo de la lando en 1920. Ĝi estis kaj estas ankaŭ porturisma slogano, kvankam pli modernaj kampanjoj rezignas ofte pri ĝi post kelktempa reveko de la imago post la ŝanĝoj politikaj en 1990.


Juste en ĉiu kazo portas la lando tian titolon! Unue ĝi situas en la mezo de Germanujo, due estas en neniu alia federacia lando tiom da spaco verda (je 33% kun la Turingia Arbaro) kiom tie ĉi.


Kvarono de la federacia ŝtato krome konserviĝas kiel naciaj naturpejzaĝoj (Nationale Naturlandschaften):

  • Naturpark Südharz
  • Naturpark Kyffhäuser
  • Naturpark Eichsfeld-Hainich-Werratal
  • Nationalpark Hainich
  • Naturpark Thüringer Wald
  • Biosphärenreservat Vessertal-Thüringer Wald
  • Biosphärenreservat Rhön
  • Naturpark Thüringer Schiefergebirge / Obere Saale.


Eksteraj ligiloj