Vesna Skaljer-Race

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vesna SKALJER-RACE (naskiĝis en 1911, mortis en 2000) estis jugoslava esperantistino kaj UEA-membro ekde 1955/56. Ŝi estis kvar jardekojn delegito pri instruado de lingvoj.

Ŝi funkciis kiel direktoro de Esperanto-Instituto por Serbio ĝis 1960, gvidis kursojn kaj kontribuis al la revuoj La Progreso kaj La Suda Stelo. Ŝi verkis same nacilingve kiel en Esperanto. Ricevinte inter 1962 kaj 1987 ne malpli ol 15 diversajn premiojn de Belartaj Konkursoj, ŝi iĝis ties tria plej premiita aŭtoro.

Verkoj

Poemoj

  • Reeĥoj (1961)
  • Maristo surmaste (poemaro, 1969)
  • El la vivo (noveloj kaj skizoj, 1977)

Tradukoj