Vestfold
Vestfold ("Okcidenta Fold") estas provinco de orienta Norvegio, lime de Buskerud kaj Telemark. En 2013 en ĝi loĝis 239 907 homoj, aŭ 4,7% de la totala loĝantaro de Norvegio. La areo estas 2 224 kvadrataj kilometroj. La administra centro estas la urbo Tønsberg.
Komunumoj
- Andebu
- Hof
- Holmestrand
- Horten
- Lardal
- Larvik
- Nøtterøy
- Re
- Sande
- Sandefjord
- Stokke
- Svelvik
- Tjøme
- Tønsberg