Lardal estis komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio, nun parto de Larvik komunumo. Ĝi kovris areon de 278 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2016 havis 2 474 loĝantojn. La komunuma teritorio limis norde al Kongsberg kaj Hof, oriente al Re kaj Andebu, sude al Larvik kaj okcidente al Siljan.
La administra centro estis en la loĝloko Svarstad, kaj la dua plej grava loĝloko nomiĝis Steinsholt. La plej granda punkto de la komunumo estis la monto Vindfjell, 619 metrojn alta. Tra la komunumo de nordo al sudo fluis la rivero Lågen, en kiu grandkvante troveblis salmoj.