Veterfuĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub veterfuĝo oni en la ornitologio komprenas la kapablon de multaj birdoj travivi malfavorajn vetersituaciojn per evitforflugoj. Ĝenerale tiun kapablon havas nur partmigrantoj (Frugilego (Corvus frugilegus), Griza turdo (Turdus pilaris), Verda fringo (Carduelis chloris), Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula) kaj aliaj), dum aliaj specioj (ekzemple Eŭropa alciono (Alcedo atthis), Turstrigo (Tyto alba)) ne kapablas fuĝi kaj pro tio en tre severaj vintroj suferas enormajn perdojn.

Veterfuĝoj okazas plej ofte ene de sektoro de la ĉefa migradodirekto, respektive kontraŭ tiu direkto. Birdoj vivantaj en iom grandaj altoj fuĝas vertikale en la valojn, ekzemple Tikodromo (Tichodroma muraria) aŭ Prunelo (prunella collaris))
Apusoj (Apus apus) en malfavoraj veterkondiĉoj forlasas eĉ dum la kovotempo sian kovoregionon. La idoj dum tiu tempo falas en specon de malsat-torporon, en kiu ili, depende de la grasprovizoj, povas transvivi ĝis du semajnoj.