Verda fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Verda fringo
Greenfinch.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Carduelis chloris
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
verde, la tutan jaron; flave, nur somere; blue, nur vintre; oranĝe, enmetita
verde, la tutan jaron; flave, nur somere; blue, nur vintre; oranĝe, enmetita
Sinonimoj

Chloris chloris

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Verda fringo (Carduelis chloris) estas paseroforma birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiuokaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.

Ĝi vivas meze de branĉoj de arboj kaj dum printempo kaj somero aŭdigas sian kanton konsistantan el milde grakantaj krioj, kiuj eliĝas kiel la susurado de pacaj posttagmezoj. Ĝi estas birdo kiu adaptiĝas relative facile al kaptiteco.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas disvastigata tra Eŭropo, norda Afriko kaj sudokcidenta Azio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj plej nordaj populacioj migras suden. Verdaj fringoj estis ankaŭ enmetitaj en Brazilo, Argentino, en Aŭstralio kaj en Novzelando. Ili povas esti vagantoj en Islando aŭ okcidenta Kanado.

Ili reproduktiĝas en arbarbordoj, farmaj heĝoj kaj ĝardenoj kun relative densa vegetaĵaro. Ili nestumas en arboj aŭ arbustoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino

Ĝi estas 13 ĝis 15 cm longa kun enverguro de 24.5-27.5 cm kaj pezo de 25 ĝis 35 g; ĝi estas simila laŭ grando kaj formo (granda kapo) al Hejmpasero,[1]. La masklo estas flavverda, kun rimarkindaj brilflavaj makuloj en flugiloj kaj en la forkoforma vosto. Ĝi estas ankaŭ tre flava en subaj partoj kaj en la brusto, dum orelareo kaj krono estas pli grizaj, dorso olivbruna kaj pugo pli flava. La ino estas pli senkolora (malpli verda kaj pli griza) kaj havas dorse pli brunajn nuancojn, dum la makuloj de flugiloj kaj vosto estas pli palflavaj. Junuloj estas similaj al inoj kaj estas pli striecaj ĉefe sube; ili povus esti konfuzataj kun junuloj de Komuna karpodako.

Ĉiuokaze la beko estas dika kaj konusforma, dum la kruroj estas ruĝecaj.

La kanto enhavas fajfojn kaj pepadojn, krome foje imitadon, kaj la masklo faras "papiliecan" memmontradan flugoceremonion. En la alvoko sonas nazeca noto "kuip".

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

C. chloris (nomiga formo) troviĝas en tuta Eŭropo ekde nordo suden. Krome ĝi estis enmetita en Argentino, Urugvajo, Novzelando kaj Aŭstralio.

Estas tri agnoskataj subspecioj nome:

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en arboj aŭ arbustoj. Ili ne timas homojn. La ino demetas 3-8 ovojn.

Verda fringo manĝanta ĉe birdomanĝejo.

Tiu specio povas formi grandajn arojn for de la reprodukta sezono, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fringoj kaj emberizoj. Ili manĝas ĉefe falintajn semojn, sed ankaŭ berojn. Per iliaj fortaj kaj mallongaj bekoj, ili povas rompi durajn semojn. Inter aliaj, ili povas manĝi semojn de cerealoj, pinoj, ulmoj, fraksenoj, berojn de taksusoj, vitoj, rubusoj, hundorozoj ktp. Ili povas ankaŭ manĝi insektojn, kiaj afidoj, formikoj, skaraboj kaj eĉ araneojn. Ili povas ankaŭ manĝi burĝonojn, sed neniam kiel plago. Vintre ili povas viziti birdomanĝejojn. Ili povas montriĝi agresemaj se samgenrano ĝenas la nutradon.

Ili povas vivi ĝis 13 jaroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

CarduelisChlorisBerry.jpg

Ĉirkaŭ marto la masklo elsendas fajfon dum ascenda flugo el ripozejo kaj dum pendado en aero per lanta flugilfrapado simile al tiu de papiliojvespertoj, sen ĉesi kanti. Post tio oni pariĝas.

Ili reproduktiĝas en densaj arbaroj kaj arbustaroj de homloĝataj zonoj, parkoj, ĝardenoj, fruktoĝardenoj, kaj eĉ en cipresoj de tombejoj. Ili tendencas nestumi grupe. Ĝenerale la nesto estas konstruata en heĝo aŭ verda arbusto el fajnaj radiketoj, musko kaj lano; poste ĝi estas kovrata per pli fajnaj radiketoj, haroj, plumoj. La ovoj, de 4 ĝis 6, estas demetitaj maje; la koloro varias de blankeca ĝis verdblua kun brunaj, ruĝecaj aŭ violaj makuloj, kaj ili grandas 19 je 12 mm. Nur la ino zorgas pri kovado, kio daŭras du semajnojn; dume ŝi estas nutrata de la masklo, kiu restas senmova sur proksima ripozejo. Poste ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn dum 13-16 tagoj per vomitaj insektoj kaj semoj. Kiam la ino ekkonstruas novan neston, la masklo zorgas la idojn. Post elnestiĝo, la junuloj restas ĉe la gepatroj kaj formas grupon familian. Kutime okazas du ovodemetadoj jare kaj foje eĉ tria.

Fine de la reprodukta sezono ili ariĝas ankaŭ kun migrantoj el nordo kaj vagadflugas tra arbaroj, kampoj, stepoj kaj terkultivejoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Chloris el la antikva greka Ĥloros signifas "verda" aŭ "flavec-verda".[2]

Origino de verdaj fringoj[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon de Dezerta fringo.

Vivo en kaptiteco[redakti | redakti fonton]

Por birdobredado de tiu specio necesas almenaŭ unumetra kaĝo por paro. En pli malgranda spaco povas aperi problemoj de agresemo inter ili. Meze de februaro la paro devas esti apartigita per dividiga kradeto por faciligi interkonon. En marto oni forigas la kradeton por kontroli ĉu ili jam akceptas unu la alian. Se la ino petas nutradon de masklo kaj tiu proponas ĝin oni havigu al ili neston kaj materialon por ke ili kovru ĝin. La ovaro estas de 4 al 5 ovoj. Ŝi ekkovas post la demeto de la lasta. Povas okazi agresemo de la masklo kiu povas rompi ilin.

La idoj naskiĝas post 13 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 14-15 tagoj sed foje revenas por dormi. Post kvin tagoj oni apartigas ilin per kradeto kun la paro unuflanke kun nova nesto kaj la idoj aliflanken por permesi gepatran nutradon sed malhelpi eventualajn agresojn. Post 30 tagoj oni elprenas ilin el la kaĝo definitive.

La dieto baziĝas sur falarido, sed miksita kun alia semoj (sunfloro, kardo, kanabo, ktp), fruktoj kaj laktuko. Ne taŭgas sama procentaĵo por baza dieto kaj por reprodukta.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 019854099X. 
  2. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]