Fringedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fringedoj
Maskla plenkreskulo de fringo (Fringilla coelebs)de la Fringilenoj
Maskla plenkreskulo de fringo (Fringilla coelebs)
de la Fringilenoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Vigors, 1825
Genroj

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La veraj fringoj estas paserinaj birdoj de la familio de Fringedoj aŭ Fringillidae. Ili estas ĉefe semomanĝantaj kantobirdoj. Plej parto estas indiĝenaj de Suda Hemisfero, sed unu subfamilio estas endemia de la Neotropiko, unu el Havajo, kaj unu subfamilio -monotipa en sia genro- troviĝas nur en Palearkto. La scienca nomo Fringillidae devenas el la latina vorto fringilla de la fringo (Fringilla coelebs) -membro de tiu laste menciita subfamilio- kiu estas komuna en Eŭropo.

Multaj birdoj de aliaj familioj estas ankaŭ komune nomataj "fringoj", inklude kelkajn speciojn de la tre similaspektaj Estrildedoj (familio Paseredoj, subfamilio Estrildenoj) de la malnovmonda tropiko kaj Aŭstralio; kelkaj grupoj de la Emberizedoj kaj de la Amerikaj paseroj familio (Emberizedoj); kaj la Darvinaj fringoj de la Galapagoj, kiuj havigis pruvojn de la natura selektado kaj estas nuntempe agnoskataj kiel pekuliaraj Traŭpedoj (Thraupidae).[1]

Kelkaj specioj estas nune importataj aŭ kontrabandataj en aliaj landoj kaj vendataj kiel ekzotaj maskotoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Beko- kaj langoformoj de Drepanidenoj

La "klasikaj" veraj fringoj gamas laŭ grando el la Anda kardelo (Carduelis spinescens) 9.5 cm longa kaj 8.4 g peza al la Koluma dikbekulo (Mycerobas affinis) kiu estas preskaŭ 23 cm longa kaj 80 g peza. Ili tipe havas fortajn, diketajn bekojn, kiuj ĉe kelkaj specioj povas esti tre grandaj; tamen Drepanidenoj famas pro la ampleksa gamo de bekoformoj kaj bekograndoj kaŭzataj de adapta radiado. Ĉiuj veraj fringoj havas 12 flugplumojn kaj 9 unuarangajn vostoplumojn. La baza plumaro estas bruneca, foje verdeca; multaj havas konsiderindajn kvantojn de nigra, dum blanka plumaro ĝenerale forestas escepte kiel flugilstrioj aŭ aliaj signalomarkoj. Brilflavaj kaj ruĝaj karotenoidaj pigmentoj estas komunaj en tiu familio, and tiele blua koloro estas ege rara, ĉar la flavaj pigmentoj turnigas la bluan koloron en verda. Multaj, sed tute ne ĉiuj veraj fringoj, havas fortan seksan dikromatismon, ĉar inoj tipe ne havas la brilajn karotenoidajn markojn de maskloj.[1]

Fringoj estas tipaj loĝantaj birdoj de tre arbaraj areoj, sed kelkaj povas troviĝi en montoj aŭ eĉ en dezertoj. Ili estas ĉefe grenovoraj, sed Eŭfonjenoj inkludas konsiderindajn kvantojn de artropodoj kaj beroj en ilia dieto, kaj la Havajaj suĉuloj evoluis por uzi ampleksan gamon de manĝoresursoj, inklude nektaron. La dieto de la idoj de Fringedoj inkludas variajn kvantojn de malgrandaj artropodoj. Veraj fringoj havas ondecan saltecan flugmanieron kiel plej parto de malgrandaj paserinoj, alternante saltetojn kun glitaĵoj per fermitaj flugiloj. Plej parto kantas bone kaj kelkaj estas komune vidataj kiel kaĝobirdoj; plej parto el ili estas aldomigitaj kanarioj (Serinus canaria domestica). La natura kanto de Piroloj estas ebena kaj mallonga, sed tiuj birdoj lernas kantojn kiujn oni fajfas a ili. Piroloj kantas la lernitajn kantojn precize sed ĉiam duontone pli alte ol la melodio origine fajfata al ili (Tim Birkhead, aŭtoro de "The Wisdom of Birds"). La nestoj estas kestoformaj kaj kutime konstruata en arboj, sed pli rare en arbustoj, inter rokoj aŭ en simila subtavolo.[1]

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Fringovo ĉe usona centimo por grandokomparo

La taksonomia strukturo de la familio de veraj fringoj, nome Fringedoj, estis ege pridisputata pasinte, kun kelkaj levante la grupon de Havajaj suĉuloj (DrepanidinaeDrepanidenoj) kiel familio Drepanidedoj aŭ unuiginte la fringojn de cardueline kaj fringilline kiel triboj (Carduelini kaj Fringillini) en unu subfamilio; la fringoj de la grupo de Eŭfonjenoj estis konsiderataj Traŭpedoj pro ĝenerala simileco laŭ aspekto kaj vivmaniero ĝis veraj similaĵoj estis trovataj. Ĉefe usonaj aŭtoroj ofte merĝis kun la familio de Emberizedoj la grupon de la Amerikaj paseroj – kaj foje la kernon de la naŭunuaranguloj – kun la disigo de la Fringedoj kiel subfamilio de unusola granda amasfamilio. Sed la nuna kompreno de la filogenio de la Passeroidea pli bone respeguliĝas per pluhavo de la fundamentaj kladoj de la naŭunuaranguloj kiel distingaj familioj. Tamen la Urocinkramo (Urocynchramus pylzowi) estas nune klasita kiel distinga familio, monotipa kiel genro kaj specio, kaj sen proksimaj parencoj inter la Passeroidea.[2]

Fosilioj de veraj fringoj estas raraj, kaj tiuj nune konataj povas ĉefe almenaŭ esti atribuitaj al nunaj genroj. Kiel ĉe aliaj familioj de Passeroidea, la veraj fringoj ŝajne estas de origino de la Meza Mioceno antaŭ ĉirkaŭ 20-10 milionoj da jaroj (ma). Neidentigebla fringofosilio el epoko Mesiniano, antaŭ ĉirkaŭ 12 al 7.3 milionoj da jaroj (ma) dum subepoko de la fino de la Mioceno, troviĝis en Polgárdi en Hungario.[3]

Subfamilioj kaj genroj[redakti | redakti fonton]

Kernorompulo (Coccothraustes coccothraustes), unu el la Dikbekuloj de Holarkto.
Kasina karpodako ("Carpodacus" cassinii) nevera karpodako.
Roza karpodako (Carpodacus roseus), vera karpodako.
Kapuĉa kardelo (Carduelis (Spinus) magellanica)
Iivio (Vestiaria coccinea), membro de la Havajaj suĉuloj.
Masklo de Viola eŭfonjo (Euphonia violacea)

La sistematiko de la kardelaj fringoj estas polemika. La suba listo prezentita tie sekvas la studojn pri molekula filogenetiko de lastaj jardekoj, kaj respegulas la tradician disigon de la genro Carduelis. La preciza sinteno de kelkaj genroj en la kardela sekvo estas provizora.[4]

Tri specioj, kiuj manĝigas iliajn idojn per insektoj kaj okaze malmultaj semoj

Multe pli granda grupo kiu enhavas kelkajn genrojn kiuj manĝigas iliajn idojn ĉefe per semoj. Tiu subfamilio konsistas el kelkaj bone difinitaj kladoj.

  • Subfamilio DrepanidenojHavajaj suĉuloj. Endemia de Havajo; iam ofte traktata kiel separata familio.
    • Ĉirkaŭ 10-12 vivantaj genroj, ĉirkaŭ 7 ĵus formortintaj
  • Subfamilio nekonata:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnaiz-Villena, A.; Álvarez-Tejado, M.; Ruiz-del-Valle, V.; García-de-la-Torre, C.; Varela, P.; Recio, M.J.; Ferre. S. & Martínez-Laso, J. (1998): Phylogeny and rapid Northern and Southern Hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene Epochs. Cellular and Molecular Life Sciences 54(9): 1031–1041. COI:10.1007/s000180050230 PDF plena teksto. Erratum: Cellular and Molecular Life Sciences 55(1): 148. COI:10.1007/s000180050280 PDF fulltext
  • Arnaiz-Villena, A.; Guillén, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Lowy, E.; Zamora, J.; Varela, P.; Stefani, D. & Allende, L.M. (2001): Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches. Cellular and Molecular Life Sciences 58(8): 1159–1166. COI:10.1007/PL00000930 PDF fulltext
  • Arnaiz-Villena, A.; Moscoso, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Gonzalez, J.; Reguera, R.; Wink, M. & Serrano-Vela, J.I. (2007): Bayesian phylogeny of Fringillinae birds: status of the singular African oriole finch Linurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genus Carpodacus. Acta Zoologica Sinica 53(5): 826-834. PDF plena teksto
  • Arnaiz-Villena, A.; Moscoso, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Gonzalez, J.; Reguera, R.; Ferri, A.; Wink, M. & Serrano-Vela, J.I. (2008): Mitochondrial DNA Phylogenetic Definition of a Group of 'Arid-Zone' Carduelini Finches. Open Ornithology Journal 1: 1–7. COI: 10.2174/1874453200801010001 PDF plena teksto
  • Clement, Peter; Harris, Alan & Davis, John (1993): Finches and Sparrows: an identification guide. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-8017-2
  • Groth, J. (2000): Molecular evidence for the systematic position of Urocynchramus pylzowi. Auk 117(3): 787-792. DOI:10.1642/0004-8038(2000)117[0787:MEFTSP]2.0.CO;2 HTML abstract
  • Hír, János; Kókay, József; Venczel, Márton; Gál, Erika & Kessler, Eugén (2001): Elõzetes beszámoló a felsõtárkányi "Güdör-kert" n. õslénytani lelõhelykomplex újravizsgálatáról [A preliminary report on the revised investigation of the paleontological locality-complex "Güdör-kert" at Felsõtárkány, Northern Hungary)] Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 25: 41-64 [Hungara kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Marten, Jill A. & Johnson, Ned K. (1986): Genetic relationships of North American cardueline finches. Condor 88(4): 409-420. DjVu fulltext PDF plena teksto
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World (Part 1: Europe). Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF fulltext
  • Newton, Ian (1973): Finches (New Naturalist series). Taplinger Publishing. ISBN 0-8008-2720-1

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Groth, J. G. 1994. A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches. Journal für Ornithologie, 135: 31.
  • Groth, J. G. 1998. Molecular phylogeny of the cardueline finches and Hawaiian honeycreepers. Ostrich, 69: 401.
  • Klicka, J., K.P. Johnson, and S.M. Lanyon. 2000. New World nine-primaried oscine relationships: Constructing a mitochondrial DNA framework. Auk 117:321-336.
  • Ryan, P.G., Wright, D., Oatley, G., Wakeling, J., Cohen, C., Nowell, T.L., Bowie, R.C.K., Ward, V. & Crowe, T.M. 2004. Systematics of Serinus canaries and the status of Cape and Yellow-crowned Canaries inferred from mtDNA and morphology. Ostrich 75:288-294.
  • Treplin, S. 2006. Inference of phylogenetic relationships in passerine birds (Aves: Passeriformes) using new molecular markers. (Dissertation - available online) http://opus.kobv.de/ubp/volltexte/2006/1123/pdf/treplin_diss.pdf.
  • Yuri, T., and D. P. Mindell. 2002. Molecular phylogenetic analysis of Fringillidae, "New World nine-primaried oscines" (Aves: Passeriformes). Mol. Phylogen. Evol. 23:229-243.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Newton (1973), Clement et al. (1993)
  2. Clement et al. (1993), Groth (2000), Jønsson & Fjeldså (2006), Arnaiz-Villena et al. (2007)
  3. Hír et al. (2001), Mlíkovský (2002)
  4. Marten & Johnson (1986), Arnaiz-Villena et al. (1998, 2001, 2007, 2008)