Kasina karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kasina karpodako
Kasina karpodako, masklo
Kasina karpodako, masklo
Kasina karpodako, ino
Kasina karpodako, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. cassinii'
Carpodacus cassinii
(Baird, 1854)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kasina karpodako (Carpodacus cassinii) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio kaj la aliaj "amerikaj karpodakoj" estas kutime lokataj en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Burrica. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo havas mallongan forkoforman brunan voston kaj brunajn flugilojn. Ili havas pli longan bekon ol la proksima Purpura karpodako. Temas pri specio kun seksa duformismo. Maskla plenkreskulo estas ruĝa kiel rubuso en kapo (ĉefe krono), brusto, dorso kaj pugo; vango estas tre bruna, dorso estas tre bruna kaj strieca kaj ankaŭ subvosto estas strieca. Ina plenkreskulo havas helbrunajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kun tre markata bruna strieco; ties vizaĝaj markoj estas malpli distingaj ol tiuj de la ino de Purpura karpodako. Sed ĉiukaze ambaŭ seksoj (krom la ruĝa koloro) kunhavas preskaŭ similajn markojn nome superokula blankeca strio el okulo al nukoflankoj kaj sub ĝi tre brunan vangon super denove blanka strio kaj bruna strio mustaĉaj. La beko estas flaveca, fortika kaj tre larĝa baze.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas arbaroj de koniferoj en montoj de okcidenta Nordameriko tiom suden kiom ĝis norda Nov-Meksiko kaj Arizono; ankaŭ Suda Kalifornio ĉe Malsupra Kalifornio. Ili nestumas en granda konifero. Ili moviĝas al pli malaltaj altaĵoj vintre.

Birdoj el Kanado migras suden; aliaj birdoj estas konstantaj loĝantaj birdoj; nereproduktantaj loĝantaj birdoj vintrumas tiom suden kiom ĝis centra interna Meksiko, la Meksika Altebenaĵo. Krom la lokaj loĝantoj de sudokcidenta Kanado, estas du disaj reproduktaj areoj: nome en marbordaj montoj de pleja norda Kalifornio kaj la Black Hills de Suda Dakoto.

Tiuj birdoj manĝas en arboj, foje ĉe grunda vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe semojn, burĝonojn kaj berojn, kelkajn insektojn. For de la reprodukta sezono, ili ofte manĝas en malgrandaj aroj.

La Kasina karpodako ricevis tiun nomon laŭ John Cassin, kiu estis zorganto de la Filadelfia Akademio de Naturaj Sciencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]