Amerika kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika kardelo
Amerika kardelo, masklo en somera plumaro
Amerika kardelo, masklo en somera plumaro
Amerika kardelo, ino en somera plumaro
Amerika kardelo, ino en somera plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. tristis
Carduelis tristis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Mapo de la Amerika kardelo, flava nur somero, verda la tutan jaron kaj blua nur vintro
Mapo de la Amerika kardelo, flava nur somero, verda la tutan jaron kaj blua nur vintro
Mapo de la Amerika kardelo, flava nur somero, verda la tutan jaron kaj blua nur vintro
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika kardelo (Spinus tristis), konata ankaŭ kiel Orienta kardeloNatura kanario, estas nordamerika malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas migranta, kun teritorio el suda Kanado al Norda Karolino dum la reprodukta sezono, kaj el ĝuste sudo de la kanada limo al Meksiko dum la vintro.

Ĝi estas la ununura fringedo en sia subfamilio kiu suferas kompletan plumoŝanĝadon kaj estas ekzemplo de seksa dimorfismo en koloro; la masklo estas tre brile sufurflava somere kaj oliveca dum vintro, dum la ino estas pli senkolora flavecbruna kiu brilas nur iomete somere. La masklo montras brilkoloran plumaron dum la reprodukta sezono por allogi partneron.

La Amerika kardelo manĝas grenon kaj estas adaptita al konsumo de semoj, per konusforma beko por rompi ilin kaj per lertaj piedoj por preni la tigojn dum manĝado. Ĝi estas socia birdo, kaj formas grandajn arojn dum manĝado kaj migrado. Ili povas konduti teritorie dum nestokonstruo, sed tiu agresemo estas mallonga. Ties reprodukta sezono ligiĝas al pinto de manĝodisponeblo, komence fine de julio, kio estas relative malfrue en la jaro ĉe fringedoj. Tiu specio estas ĝenerale monogama, kaj produktas unu ovodemeton ĉiun jaron.

Homa agado ĝenerale helpis la Amerikan kardelon. Ĝi troviĝas ofte en loĝejaj areoj, allogitaj al birdomanĝejoj instalitaj de homoj, kio pliigas ties survivan indicon en tiuj areoj. Senarbarigo fare de homoj kreas malfermajn herbejajn areojn kiuj estas preferata biotopo de tiu nearktisa birdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Amerika kardelo estis unu el multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae.[1] Ĝi estis dekomence inkludata en la genron Spinus, grupo enhavanta amerikajn kardelojn kaj siskinojn, sed en 1976, Spinus estis mergita en la genron Carduelis kiel subgenro.[2] Ties plej proksima parencoj estas la Malgranda kardelo (C. psaltria), la Laŭrenca kardelo (C. lawrencei), kaj la siskinoj. Kvankam ĝi kunhavas nomon kun la Eŭropa kardelo, ambaŭ estas en separataj subgenroj, estas tre diferencaj kaj ne estas rekte rilataj.[3] Carduelis devenas el carduus, la latina vorto por kardokarduo; la specinomo tristis estas latina vorto por 'trista'.[4] Estas kvar agnoskataj subspecioj de la Amerika kardelo:[5]

  • S. t. tristis estas la plej komuna de la subspecioj. Ties somera teritorio estas el suda Kanado al Koloradio, kaj orienten al Karolinoj. Ties vintra teritorio estas el suda Kanado suden al Florido kaj centra Meksikio.[6]
  • S. t. pallidus diferencas el aliaj subspecioj pro sia pli pala korpokoloro, pli fortaj blankaj markoj kaj, ĉe maskloj, pli granda nigra krono. Ĝi estas iom pli granda ol C. t. tristis. La somera teritorio estas el Brita Kolumbio al okcidenta Ontario, suden al Koloradio kaj okcidenten al Oregono. Vintre la teritorio etendas el suda Kanado kaj norda Kalifornio, suden al Meksikio.[6]
  • S. t. jewetti estas pli malgranda kaj pli malhela ol la aliaj subspecioj. Ili loĝas en marbordaj deklivoj de la Kaskada Montaro el suda Brita Kolumbio al centra Kalifornio, koincide kun la teritorio de la C. t. pallidus.[6]
  • S. t. salicamans loĝas okcidente de Sierra Nevada dum somere kaj en suda kaj centra Baja California al Mojave-Dezerto kaj Kolorado-Dezerto vintre. Tiam la plumaro de ambaŭ seksoj estas pli bruna ol tiu de aliaj subspecioj, kaj somere la nigra krono de maskloj estas pli malgranda ol tiu de aliaj subspecioj.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo de Amerika kardelo en vintra plumaro.

La Amerika kardelo estas malgranda fringedo, 11–13 cm longa, kun enverguro de 19–22 cm. Ili pezas inter 11–20 g.[7] La beko estas malgranda, konusforma kaj rozkolora plej parton de la jaro, sed ĝi iĝas briloranĝa dum printempa plumoŝanĝado ĉe ambaŭ seksoj.[8] La formo kaj grando de la beko helpas la elprenon de semoj el la semujoj de kardoj, sunfloroj kaj aliaj plantoj.[9]

Amerika kardelo

La Amerika kardelo suferas plumoŝanĝadon en printempo kaj aŭtuno. Ĝi estas la ununura kardelena fringo kiu suferas po du plumoŝanĝadojn jare.[10] Dum la vintra plumoŝanĝado ĝi ŝanĝas la tutan plumarojn; printempe ĝi ŝanĝas denove la tutan plumarojn escepte la vosto- kaj flugilplumoj, kiuj estas malhelbrunaj ĉe ino kaj nigraj ĉe masklo.[9] La markoj de tiuj plumoj restas tra ĉiujn plumoŝanĝadojn, kun strioj en flugiloj kaj blanko sub kaj ĉe la bordoj de la mallonga noĉoforma vosto.[8] La seksa dimorfismo de la plumarkoloro estas markata ĉefe post la printempa plumoŝanĝado, kiam la brila koloro de la maskla somera plumaro estas necesa por allogi partneron.[9]

Kiam finas la printempa plumoŝanĝado, la korpo de la masklo estas brila citronflava, koloro produktita de pigmentoj de karotenoido el plantaj materialoj de ties dieto,[11] kun tre rimarkinda nigra krono kaj blanka pugo kiu videblas dumfluge.[12] La ino estas ĉefe bruna, pli hela sube kun flava bib.[10] Post la aŭtuna plumoŝanĝado, la brilaj someraj plumoj estas anstataŭataj de pli senkolora plumaro, sablokolora sube kaj olivecbruna supre, kun helflavaj vizaĝo kaj supra brusto. La aŭtuna plumaro estas preskaŭ identa en ambaŭ seksoj, sed la masklo havas flavajn ŝultromakulojn.[13] En kelkaj vintraj teritorioj tiuj kardeloj perdas ĉiujn ŝpurojn de flava kaj iĝas ĉefe brunecgrizaj kun oliveca nuanco evidenta nur se oni rigardas deproksime.

Nematuruloj de Amerika kardelo havas senkoloran brunan dorson kaj la subaj partoj estas helflavaj. La ŝultroj kaj vosto estas senkolora nigrecaj kun sablokoloraj pli ol blankaj markoj en flugiloj kaj pugo. Tiu koloro estas sama en ambaŭ seksoj.[13]

La birdokanto de la Amerika kardelo estas serio de muzikaj trilado kaj pepado, ofte laŭ longa noto. Alvoko cii-ci-ci-cit aŭdeblas ofte dumfluge; ĝi povas esti priskribita ankaŭ kiel per-cik-o-rii.[8] Dum la ino kovas la ovojn, ŝi alvokas la revenantan partneron per milda konstanta tiitiitiitii. Junuloj ekuzas alvokon ĉik-kiiĉik-ŭii iom antaŭ elnestiĝo, kiun ili uzas ĝis kiam ili abandonas la neston entute.[9] Estas du defendalvokoj fare de plenkreskuloj dum nestumado; nome dolĉa alvoko farata por kunigi aliajn kardelojn al nesto kaj peli predantojn, kaj biabii uzata kiel signalo al idoj por trankviligi kaj kaŭrigi ilin ennesten por malvidebliĝi.[14]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ino de Amerika kardelo.

La Amerika kardelo preferas malferman kamparon kie kreskas herboj, kia kampoj, herbejoj, inundejoj, same kiel ŝoseflankoj, fruktoĝardenoj kaj ĝardenoj. Ili povas troviĝi ankaŭ en malfermaj deciduaj kaj ĉeriveraj arbaroj kaj areoj de duarangaj arbaroj.[15] Tiu habitatoprefero pluas dum la printempa kaj aŭtuna migradoj.[8]

La somera reprodukta teritorio etendas tra Nordameriko el marbordo al marbordo. Ĝi limas norde de Saskaĉevano kaj etendas suden tra Nordameriko al Norda Karolino en la orienta marbordo, kaj norda Kalifornio en la okcidenta marbordo.[8] La Amerika kardelo estas mallongdistanca migranto, kiu moviĝas suden kiel reago al pli malvarma vetero kaj pli malalta manĝodisponeblo. La migrado estas finfarata laŭ kompaktaj birdaroj, kiuj veturas laŭ vagadema ondeca flugbildo.[16]

Ties vintra teritorio inkludas sudan Kanadon kaj etendas suden tra Usono al partoj de Meksiko. Vintre en la nordaj partoj de tiu teritorio, tiuj fringedoj povas moviĝis pli proksime de birdomanĝejoj se ili estas disponeblaj. En sudaj teritorioj vintre ili restas en areoj similaj al kampoj kaj ebenaĵoj kie ili loĝas dum somero.[17]

Oni faris klopodojn por enmeti la Amerikan kardelon en Bermudon en la 19a jarcento, kaj en Tahition en 1938, sed tiu specio malsukcesis setliĝi.[18]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Masklo ĉe kardomanĝejo.

La Amerika kardelo estas gregema for de la reprodukta sezono, kiam ili ofte troviĝas en grandaj aroj, kutime kun aliaj fringoj. Tiuj aroj ĝenerale flugas laŭ ondeca maniero, kreante ondoforman vojon.[17] Dum la reprodukta sezono ili loĝas en izolaj kolonioj. Dum la nesto estas konstruata, la masklo kondutas agreseme al aliaj maskloj kiuj entrudulas en sian teritorion, forpelante ilin kaj la ino reagas same al aliaj inoj. Tiu agresemo nuanciĝas post la ovodemetado.[19]

La Amerika kardelo ne agas agreseme al predantoj en sia teritorio; ties nura reago estas alarmalvoko. Predantoj estas serpentoj, musteloj, sciuroj kaj la Blua garolo, kiu povas detrui ovojn aŭ mortigi idojn, kaj akcipitroj kaj katoj, kiuj estas terura minaco kaj por junuloj kaj por plenkreskuloj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Amerika kardelo estas dumtaga manĝanto. Ĝi estas ĉefe grenovora, sed foje manĝas ankaŭ insektojn, per kiuj oni ankaŭ manĝigas junulojn por havigi al ili proteinojn. Ties dieto konsistas el semoj de ampleksa vario de jaraj plantoj, ofte tiuj de herboj kaj arboj, kiaj kardoj, kardiloj, dandelionoj, ambrosioj, verbaskoj, kosmosoj, tragopogonoj, sunfloroj kaj alnoj.[15] Tamen ili manĝas ankaŭ arboburĝonojn, acerosevon kaj berojn. Ili manĝas ĉe birdomanĝejoj disponitaj de homoj, ĉefe vintre, prefere semojn de Guizotia abyssinica (komune kaj erare nomataj kardosemoj).[20]

Masklo ripoze sur kardo.

Malkiel kelkaj fringospecioj, la Amerika kardelo uzas siajn piedojn multe dum manĝado. Ili ofte pendas el semujoj dum manĝado por atingi la semojn pli facile. Printempe la Amerika kardelo manĝas amentojn pendante el betuloj kaj alnoj kaj prenante unun per sia beko kaj uzante siajn fingrojn por kapti la amenton ankoraŭ kontraŭ la branĉo. Tiu lerto permesas al ili avantaĝon de manĝofontoj relative neatingeblaj al eventualaj konkurantoj, pliigante siajn ŝancojn de survivado.[9]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Masklo (live) kaj ino (dekstre) je kardomanĝejo.

La Amerika kardelo komencas sian reproduktan sezonon pli malfrue en la jaro ol iu ajn alia fringedo.[9] Tio povas rilati al abundo de semoj fine de la someroj, ĉar semoj reprezentas majoritaton de ties dieto.[19]

La pariĝaj ceremonioj de la Amerika kardelo inkludas aerajn manovrojn kaj kantadojn fare de maskloj, kiu komencas pariĝadon fine de julio. La fluga memmontrado ekas per masklo persekutanta inon, kiu ekflugas laŭ zigzaga evitado. La masklo povas montri sian bonan kvaliton kaj precize (nuna korpokondiĉo) kaj ĝenerale (genoj), pere de ornamo (bekokoloro kaj plumaro).[21] Se ino akceptas masklon kiel partnero, la paro flugos en ampleksaj cirkloj, dum la masklo triladas dumfluge.[9]

Post kiam la masklo trovis partneron, li selektas teritorion, kaj markas la limojn per trilado dumfluge el ripozejo al ripozejo. Post ĉirkaŭi la perimetron, li plenumas du flugajn memmontradon, unue per ripeto de malalta kaj ebena flugo, poste flugante troigitan version de normala flugo, havante siajn flugilojn ĉe la korpo, plonĝante al teron kaj kaptante sin dum etendo de flugiloj por gliti supren en serio de suprenflugoj. Du aŭ tri paroj povas grupigi iliajn teritoriojn kune en izola kolonio, eble por helpi sin defende kontraŭ predantoj.[9]

Nesto de Amerika kardelo

La nesto estas konstruata jam somere de la ino en branĉoj de decidua arbusto aŭ arbo je ĉirkaŭ ĝis 10 m supergrunde. La nestokonstruado daŭras proksimume ses tagojn, dum kiuj la ino laboras en 10–40 minutaj periodoj. La masklo ofte flugas kun la ino dum ŝi kolektas nestomaterialon, kaj kvankam li povas porti iom da materialo al la nesto, li lasas ties konstruon al la ino. La ekstera tavolo de la nesto estas konstruata el arboŝelo, herboj kaj simile.[16] La interna diametro de la finita nesto estas ĉirkaŭ 6.5 cm.[15] La bordo estas plifortigita per arboŝelo ligata per retoj de araneoj kaj silko de raŭpoj, kaj la taso estas kovrita per plantolanugo el laktoherbo, kardo aŭ amento. La nesto estas tiom firme teksita ke ĝi povas elteni akvon, kaj eble la idoj povus droni okaze de pluvostormo se la gepatroj ne kovras la neston.[10]

Amerikaj kardeloj demetas 4 al 6 bluecblankajn ovojn, kiuj estas ovoformaj kaj ĉirkaŭ 16 al 12 mm, preskaŭ la grando de arakido.[16] Oni supozas, ke la ovodemeto okazas dumnokte.[17] La ovoj estas kovataj nur de la ino, kvankam la masklo alportas ŝian manĝon dum ŝi nestumas, kaj plej parto de paroj faras nur po unu ovodemeton jare.[16]

Elnestiĝo okazas post 12–14 tagoj de kovado. Kiel ĉe ĉiu paserinoj, la idoj estas necesaj; ili naskiĝas nudaj, kun ruĝecaj korpoj, palgriza lanugo kaj fermitaj okuloj.[22] La patrino manĝigas la idojn per vomado de semoj kaj insektoj dum ties kresko.[12] La dioj disvolviĝas rapide, kaj malfermas siajn okulojn post 3 tagoj kaj kompletas la kreskon de olivecbruna junula plumaro post 11–15 tagoj, je kiu tempo ili ekpraktikas mallongajn flugojn ĉeneste. Dum ĝis tri semajnoj ili ankoraŭ estas manĝigataj de la masklo, kiu lokigas ilin per aŭskulto de la kreskalvoko. La idoj ĉesas elsendi tiun alvokon kiam ili iĝas tute sendependaj.[9]

Amerikaj kardeloj estas foje viktimoj de nestoparazitoj, ĉefe de la Brunkapa molotro. Studo trovis ke 9 % de nestoj havas ovojn de Brunkapa molotro en ili.[23] Amerikaj kardeloj ne estas taŭgaj gastigantoj de parazitoj, kaj studoj montras malaltajn produktindicojn de ovoj de Brunkapa molotro kaj tute ne idozorgan sukceson. Tio spite la fakton ke la Amerika kardelo ne konas adaptan konduton kontraŭ nestoparazitoj. Oni supozas, ke la malkapablo de la idoj de Brunkapa molotro por survivi ŝuldiĝas al malsukceso akiri sufiĉan nutradon; la semo-riĉa dieto de la idoj de Amerika kardelo varias el la kutima insekto-riĉa dieto de aliaj gastigantoj.[24]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Amerika kardelo troviĝas en loĝejaj areoj tra sia teritorio. Kortaj manĝejoj allogas ĝin per semoj de kardosemoj “nyjer”,[20] aŭ per plantado de herboj kaj staŭdoj, kiaj zinioj, kosmosoj, monardoj, aŭ ekinopso, kiuj produktas semujojn ŝatatajn de fringoj. Kvankam iom da polemiko ĉirkaŭas birdomanĝadon (vidu artikolon birdomanĝejo por detaloj), pliigo de ĝardena birdomanĝado fare de homoj ĝenerale helpis tiun specion.[20]

La Amerika kardelo ne estas minacata de homa agado, kaj estas disvastigata tra sia teritorio.[5][25] Arbarklarigado fare de homoj, kvankam damaĝa por multaj specioj, plibonigis la situacion de la Amerika kardelo. Arbarklarigado kaŭzas malpliiĝon en la nombroj de novtropikaj migrantoj, dum helpas mallongdistancajn migrantojn kaj konstante loĝantajn birdojn.[26] Tio helpas la Amerikan kardelon kaj kiel mallongdistanca migranto, kaj ĉar la kreitaj malfermaj areoj estas la preferata medio de tiu birdospecio, kie kreskas herboj kiuj produktas la unuarangan manĝoresurson de la Amerika kardelo.[10]

La Amerika kardelo, aŭ Orienta kardelo, estas ankaŭ la ŝtata birdo de Iovao, Nov-Ĵerzejo kaj Vaŝingtonio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linnaeus, Carolus. (1758) Systema Naturae (latine). Stockholm: Holmiae (Laurentii Salvii), p. 320. OCLC 174638949.
  2. Committee on Classification and Nomenclature (October 1976). “Thirty-third Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds”, The Auk (PDF) 93 (4), p. 653. doi:10.1016/j.anbehav.2004.05.018. Alirita 2008-02-04..  Arkivigite je 2012-09-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-07. Alirita 2010-10-19.
  3. Stang, David (2008-01-28) Carduelis tristis(American Goldfinch). The Zipcode Zoo. BayScience Foundation. Arkivita el la originalo je 2008-01-08. Alirita 2008-02-04.
  4. Whitaker, William Tristis. Words by William Whitaker. Alirita 2008-02-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2010-10-19.
  5. 5,0 5,1 Carduelis tristis (Linnaeus, 1758). Integrated Taxonomic Information System. ITIS-North America. Alirita 2008-02-04.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Middleton, Alex L. (1993). “American Goldfinch Carduelis tristis”, The Birds of North America Online (080). doi:10.2173/bna.80. Alirita 2008-02-04.. 
  7. Carduelis tristis. Georgia Wildlife Web. The Georgia Museum of Natural History. Arkivita el la originalo je 2009-07-03. Alirita 2008-02-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-03. Alirita 2022-01-08.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 American Goldfinch. All About Birds. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 2008-02-04.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 Hayakawa, E American Goldfinch. Hinterland Who's Who. Canadian Wildlife Service & Canadian Wildlife Federation. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2008-02-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-17. Alirita 2010-10-19.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 American Goldfinch. Chipper Woods Bird Observatory. Wild Birds Unlimited (2007-12-10). Arkivita el la originalo je 2008-05-13. Alirita 2008-02-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-13. Alirita 2010-10-19.
  11. (2005) “The physiological costs of being colourful: nutritional control of carotenoid utilization in the American goldfinch, Carduelis tristis”, Animal Behaviour 69 (3), p. 653–660. doi:10.1016/j.anbehav.2004.05.018. Alirita 2008-02-04.. 
  12. 12,0 12,1 Department of Natural Resources American Goldfinch (Carduelis tristis). State of Michigan. Alirita 2008-02-04.
  13. 13,0 13,1 Unitt, Philip; Perretta, Nicole (Winter 2001). “Focus on American, Lawrence's, and Lesser Goldfinches”, Wrendering 69, p. 653. doi:10.1016/j.anbehav.2004.05.018. Alirita 2008-02-04.. 
  14. (1987) “Nest defence in the American Goldfinch”, Animal Behaviour 34 (3), p. 887–897. doi:10.1016/S0003-3472(86)80075-6. 
  15. 15,0 15,1 15,2 Terres, John K.. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. New York: Knopf, p. 329. ISBN 0394466519.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Bent, A. C.; Cleveland, Arthur; et al. (1968). “American Goldfinch Carduelis tristis”, Smithsonian Institution United States National Museum Bulletin 237 (1), p. 447–466. doi:10.1016/j.anbehav.2004.05.018. Alirita 2008-02-04.. 
  17. 17,0 17,1 17,2 Dewey, T.; Roof, J (2007) Carduelis Tristis. Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology. Alirita 2008-02-04.
  18. Long, John L.. (1981) Introduced Birds of the World: The worldwide history, distribution and influence of birds introduced to new environments. Terrey Hills, Sydney: Reed, p. 449. ISBN 0-589-50260-3.
  19. 19,0 19,1 Sullivan, J.. (1980) Hunting for Frogs on Elston, and Other Tales from Field & Street. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0226779939. [rompita ligilo]
  20. 20,0 20,1 20,2 Hollis, Elece Backyard Birdwatching: The American Goldfinch. Garden and Hearth. Arkivita el la originalo je 2007-04-29. Alirita 2008-02-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-29. Alirita 2010-10-19.
  21. (2006) “Sexual signals of the male American goldfinch”, Ethology 112 (10), p. 1008–1019. doi:10.1111/j.1439-0310.2006.01257.x. Alirita 2008-02-04.. 
  22. Ehrlich, P.R.; D.S. Dobkin; D. Wheye (1988). “Precocial and Atricial” (.HTML). Alirita 2008-02-04.. 
  23. (1977) “Effect of cowbird parasitism on American Goldfinch nesting”, Auk (PDF) 2 (94), p. 304–307. Alirita 2008-02-04..  Arkivigite je 2012-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2010-10-19.
  24. (1991) “Failure of Brown-headed Cowbird parasitism in the nests of the American Goldfinch”, Journal of Field Ornithology (PDF) 2 (62), p. 200–203. doi:10.1016/j.anbehav.2004.05.018. Alirita 2008-02-04..  Arkivigite je 2012-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2010-10-19.
  25. BirdLife International (2004). Carduelis tristis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
  26. Droege, Sam (2000) Birds and Landscape Changes in Northeastern Forests. U.S. Geological Survey, Biological Resources Division. Arkivita el la originalo je 2006-09-27. Alirita 2008-02-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]